You are here

Mi volas prilabori ion!

Dum la kelkaj monatoj post kiam mi demisiis kiel sekretario de Esperanto-USA, mi demandas min kien nun. Mi ankoraŭ ne havas klaran respondon, sed kelkajn aferojn mi decidis. Kaj novan ideon mi ekhavas.

Ekde pli ol 20 jaroj, mi aliĝas al la Esperanto-movado. Post du tagoj, mi ne plu estos membro de ajna Esperanto-asocio. Mi intencas realiĝi al nek Esperanto-USA nek UEA. Mi plimalpli decidis tion antaŭ monato kiam mi ricevis peton ĝisdatigi miajn informojn por la "delegita reto" kaj mi respondis por anonci ke mi ne plu estu delegito.

Pri la problemoj de la Esperanto-movado, mi ne nun volas repridiskuti. Mi jam kelkfoje faris tion. Sed mi diru unu-du vortojn pri la tiel-nomata "Delegita Reto".

La delegita reto estas emblema ekzemplero pri la problemoj de la Esperanto-movado. Jen granda reto da homoj kiuj ricevas nenian taskon nek gvidon nek organizan subtenon de UEA. Ili nur kreas liston da homoj sen ajna supozo ke delegitoj faru ion ajn. Kaj la tuto restas kaŝita malantaŭ pagomuro. Stulte. Kia malŝparo da laboro! Jen ĉio dirinda pri "La Esperanto-Movado."

Mi nepre restos Esperanto-parolanton. Mi havas sufiĉajn amikojn ke mi ne tute forlasos Esperantujon. Mi tage verkas ĝisdatigojn dulingvajn. Kaj plaĉas min verki Esperantajn eseojn kaj hajkojn.

Esperanto, tamen, fariĝas multe malpli granda parto de mia vivo. Tio ne estas en si mem malbona afero: mi dediĉas min pli al miaj laboro kaj familio, de kiu mi ŝtelas tempon por Esperantumi. Ankaŭ mi simple priĝojas la vivon: mi legas, ludas komputile kun mia frato, ktp.

Unu ideon pri Esperanto mi daŭre pripensas.

Por mi, unu el la plej bonaj spertoj en Esperantujo estis la semajnfino en kiu Robert Read organizis feston por prilabori la novan retpaĝaron de Esperanto-USA. En unu loko, kunvenis aron da homoj kiuj kune laboris por atingi celon. Ni vere faris ion per Esperanto — ion konretan kion ni povis poste indiki kaj diri "Jen io!"

Tro ofte, mi spertas ke oni Esperantumas plimalpli sencele. Oni babilas pri hazardaj aferoj kaj tro ofte la diskuto temas bagatelajn aferojn. Mi pensas precipe pri la poemo Estas Mi Esperantisto:

Mi parolas kun rapido :

"Bonan tagon ! Ĝis revido !"

Ĝi sufiĉas por ekzisto ;

estas mi esperantisto.

Ofte, la babilado deflankiĝas al disputoj pri gramatiko. Ege tedaj, laŭ mi. Multaj esperantistoj amas tion: mi ne. Mi volas fari ion.

Kion oni faru? Kion ajn! Unufoje, mia loka grupo faris ŝildojn kaj portis ilin ĉe manifestacio: tio estus bona tasko por prilabori kune. Aliaj ideoj: kune prilabori Esperanto-kongreson, kune prilabori paĝojn por Vikipedio, kune prilabori eseojn por libro aŭ antologio, kune prilabori la tradukojn por softvaro (ekz. Libreoffice) aŭ retpaĝaro (ekz. Facebook).

Mi pripensas retpaĝaron kie homoj kiuj volas prilabori ion, povas reklami kion ili faros — kaj kiam: aliaj povus partopreni aŭ vid-al-vide aŭ pere de la reto. Kelkaj lokaj grupoj povus proponi projektojn kaj inviti ke aliajn samtempe tra la mondo partoprenu.

Mi starigas retpaĝaron ĉe la adreso prilabori.org. Mi esperas ke aliaj volas prilabori ion kaj pretas starigi projekton tie por reklami kunlaborantojn. Aliĝu kaj partoprenu, se vi volas fari ion. Kaj se vi volas nenionfari, faru do nenion.