You are here

book

Ideoj Ĝermas

Mi eldonis novan libron de hajkoj: Ideoj Ĝermas. Mi dum jaroj verkas hajkojn ekde kiam mi laste eldonis libron. Ĉi tiu libro mankas la anglajn tradukojn de la antaŭaj libroj, do estas nur en Esperanto. Mi ne trovis grandan aĉetantaron per miaj libroj. Mi verŝajne ne estus eldoninta ĉi tiun libron krom tio ke mi elpensis la ideojn antaŭ jaro kaj trovis la taŭgajn fotojn por la enhavaj bildoj. Sur la kovrilo estas la jena klarigo pri la libro.

De kie venas ideoj? La homa kreema forto estas ĉiam mistera kaj nekomprenebla. Ŝajnas ke ideoj aperas el nenio, Sed tio ne eblas: io mirinda okazas kiam la homa menso tuŝas la mondon. Ĉiaj homaj spertoj, de naskiĝo ĝis morto, miksiĝas kaj produktas la fekundan teron el kiu ĉiuj ideoj ĝermas. Steven D. Brewer kaptas la spertojn de sia vivo kaj esprimas ilin en klaraj simplaj vortoj per la japana poezia formo de hajko.

Subscribe to RSS - book