You are here

Kien

Mi apenaŭ plu atentas kio okazas en la Esperanta medio dum la pasintaj monatoj ekde kiam mi demisiis de E-USA. Ĉisemajne, tamen, mi notis ke okazas la Aŭtuna Renkontiĝo kaj, malgraŭ tio ke mi ne partoprenas, iomete mi kontrolas kio okazas en Esperantujo.

Mi notas ke la E-USA retpaĝaro ankoraŭ stagnas.

En Libera Folio, mi legis pri Indjanan Atakon kontraŭ esperantismo, kiun la kuraĝaj olduloj forpuŝis. En la komentoj estas la samaj disputoj: "tradiciaj esperantistoj miskomprenas la veran rolon de Esperanto en la nuntempo" kaj "Esperanto estas iu amata chevaleto". Kaj mi plej ŝatas la komenton de Cindy McKee kiu resumas la debaton jene:

"Jen, nian e-klubon ni defendos kontraŭ hipioj!"

"Jen, ni estas portantoj de la Nova Vojo, flankenpaŝu, vi malaktualaj maljunaj movadanoj."

Mia resumo estas ke kiam mi serĉis ĉe Google por "Esperanto Bilbao", la plej alta ligilo estis al ipernity.com/blog/esperanto-bilbao kiu diris tiun ĉi:

esperanto-bilbao ĝis nun ankoraŭ ne verkis ion por sia blogo.

Trafe.

Hodiaŭ matene, mi notis la mesaĝon de Osmo Buller pri Zorgiga Evoluo.

En majo mi raportis, ke la evoluo de la membrostatistiko estas zorgiga
kaj ke la nombro de individuaj membroj riskas ne atingi 5000 chi-jare.
La situacio ne plibonighis.

UEA pluiras laŭ morta spiralo.

La reagoj de la komitato estas interese miksitaj. Kelkaj temas pri varbado kaj la ĉiama nenio-farado. Mi ŝatis respondon de Barbara Pietrzak kiu diris:

Marĝene menciindaj estas la intensiĝintaj en la lasta tempo kampanjoj de iuj organizoj ene de la E-komunumo - jes kun UEA-membroj - kiuj dum diversaj E-aranĝoj varbas laŭte kaj aktive por la movado.... sed kiam oni detale legas tiujn varbilojn, evidentiĝas, ke tute ne temas pri UEA.

Kaj Fettes, kaj aliaj, kiuj konstatas ke temas, ne pri la bezono fari kampanjon, sed anstataŭ necesas strategie respondi. La komitatano de E-USA nenion diras.

Mia loka grupo same velkas. Ni kunvenis nur unudufoje post la LK.

Anstataŭe, mi faras aliajn aferojn -- plejparte en la angla. Mi laboras iom pli, legas sciencfikcion, atentas teĥnologion, kaj laste sekvas usonan politikon. Mi ankoraŭ emas pepi kaj angle kaj Esperante, sed pli kaj pli mi notas ke la esperantistoj aŭ malaperas aŭ transiras al la angla. Sed mi ankoraŭ sentas la mankon de Esperanto en mia vivo.

Eble mi sekvos la konsilon de Philip por Trakti Unu Aferon Pli Serioze. Se mi ne plu esperantumos, mi devas trovi novan hobion. Estas pripensinda demando…