You are here

Malbona Esperantisto

Pasintsomere, mi vojaĝis al la 100a Universala Kongreso. Mi ekvojaĝis kun mia frato. Ni decidis paroli nur Esperante survoje kaj dum la kongreso, do ni pasigis pli ol semajno en Esperantujo. Finfine, dum la fruaj matenaj horoj en Islando, survoje hejme, ni babilis iomete en la angla kaj, iom post iom, transiris tute al la angla. Kaj mi parolis Esperanton, almenaŭ iomete, ĉe ARE en oktobro.

Dum la aŭtuno, tamen, mia loka grupo ĉesis kunveni. Mi provis organizi kelkajn aferojn sensukcese kaj ĉesis provi en januaro. Ekde tiam, mi apenaŭ parolis Esperanton.

Tio ne signifas ke mi neniel uzas Esperanton: mi legas aferojn ĉe Facebook kaj mi finlaboris mian lastan libron Ideoj Ĝermas. Sed mi konstatis hodiaŭ ke mi nek aŭdas Esperanton nek parolas ĝin dum semajnoj. Aŭ monatoj. Kaj mi sentas min iomete sola.

Mi iom bedaŭras ke mi ne partoprenas MeKaRon ĉisemajnfine. Mi nek partoprenas Landan Kongreson nek NASKon nek Universalan Kongreson. Mi estas malbona esperantisto.

Mi tamen havas kelkajn novajn projektojn kiujn mi antaŭenigas. Mi proponas traduki librojn el Esperanto por eldonejo -- Ni vidu ĉu ili akceptos la proponon. Mi ankaŭ ĵus akceptis postenon kiel redaktoro por Terglobaj Voĉoj. Tio por mi estas reveno ĉar antaŭlonge, mi verkis serion da artikoloj por reklami projekton kiun mi faris por la t.n. Ligo por Esperanto en Norda Ameriko.

Mi bedaŭras ke mia loka grupo forvelkas. Mi pensas ke eble mi decidu re-aktivigi ĝin kiel ĝi estas unue: mi elektu lokon kaj "kunvenu" tie, spite tio, kion aliaj volas fari. Ili plej often ne volas kunveni ĉiaokaze, do mi sentas ke mi povas fari kion ajn mi volas. Kaj se ili volas veni, des pli bone. Kaj, se ne, eble aliaj venos.