You are here

ARE

Tago dua de ARE

La dua tago de ARE estas la plej longa. Mi partoprenis du programerojn kaj faris mian propran kontribuon.

Unue, Orlando Raola gvidis programeron pri te-trinkado. Li klarigis kio estas teo, kiel oni kultivas ĝin, kaj kiel prepari kaj trinki ĝin. Ĝi estis tre interesa sed mi konstatas ke mi ankoraŭ ne ŝatas teon.

Poste Ron Glossop legis prelegon pri la signifo de la nuna "homara epoko". Montriĝis ke temis pri monda federaciismo kaj Esperanto kiel internacia lingvo. Kia surprizo!

Mia programero denove temis la verkadon de hajkoj. Venis eble dek aŭ dekdu homoj. Mi ĉifoje nomis ĝin "ginko promeno" kaj, post enkonduko, mi proponis ke la partoprenantoj promeno en la apuda ĝardeno por serĉi inspiron por hajkoj. Mi verkis du:

en la florĝarden'
ĉio jam fortranĉita…
krom la solidago

de la tilio
falas flava folio…
ŝia esprimo

Kelkaj verkis ĝis kvin aŭ ses! Ni rondiris la cirklon ĝis ĉiuj estis legitaj. Kia plezuro!

Post tagmanĝo estis prelegoj pri Youtube kaj la grupa fotado. Sed tiam mi estis tre laca.

Dum la libera tempo, mi decidis dormi kaj mi vekiĝis kun sufiĉa energio por la kultura vespero.

Por mia kontribuo, mi proponis legi la epopean poemon kiun mi verkis por la Belartaj Konkursoj. Mia poemo gajnis nenian premion, do mi ne rekte scias kion pensis la juĝistoj. Eble ĝi estis unu el tiuj aŭtoroj kiu, laŭ Giulio Cappa "rezignis pri la ebleco vere konkurenci por literatura premio kaj preferas ŝoki ĵurianojn kaj respondeculojn per personaj atakoj aŭ mokoj". Mi supozas ke mi neniam scios.

Tomaso proponis ke mi estu la unua. Mi uzis la komputilon por montri la duopojn dum mi legis. Mi ofertis mallongan priskribon pri la poemo, pri kio estas romanco, kaj mia celo ke Esperantujo havu epopean poezion por priskribi niajn mitojn kaj heroajn figurojn.

Mi voĉo estis ankoraŭ iomete malforta pro malvarmumo, sed mi sukcesis aŭdigi min. Je la ĝustaj punktoj, la aŭskultantoj ridegis kaj, ĉe la fino, mi ricevis grandan aplaŭdon.

Mi tre ĝuis la aliajn belajn spektaklojn: muzikon kaj kantadon, plejparte. Sed por mi la plej grava afero estis ke mi plenumis ĉion kion mi celis fari ĉijare kaj mi povis simple ripozi kaj ĝui la programon.

ARE Komenciĝas

Mi ellitiĝis je la 4a horo ĉimatene por finprilabori la programon por la Aŭtuna Renkontiĝo. Estis kelkaj plendoj kaj plibonigoj kiujn mi devis pritrakti kaj tiam iri al la oficejo por presi la paperajn ekzemplerojn. Je la 7a horo, mi estis en la aŭto kaj jam survoje. Sed ne al ARE -- ne unue.

Mia amiko Bug Rodger proponis ke ni iru al la Treehouse Bierfarejo por aĉeti bieron. Treehouse estas unu el la nunaj steluloj de la lokaj bierfarejoj kaj ili fariĝis ege popularaj. Mi aŭdis pri ili sed ankoraŭ ne provis la bierojn.

Ili malfermiĝas je la 11a sabate. Mi alvenis proksimume je la 8a kaj estis la 9a en vico. Rodger alvenis kelkaj minutoj poste. Ni pasigis la horojn per babilado. Dum ni parolis alvenis pli kaj pli da homoj. Kaj pli kaj pli kaj pli.

Line at Treehouse Brewery

Ili fakte malfermiĝis preskaŭ duonhoro antaŭ la 11a. Antaŭ ili malfermiĝis, ili disdonis mendilojn kiun oni povis plenumi por botelegoj de freŝa biero. Kiam oni eniris la vendejon, oni povis aĉeti ĝis 6 ladskatolojn de 2 specoj de biero, 1 botelo de "nativa" biero, kaj ĝis tri botelegojn de freŝa biero. Mi aĉetis la ladskatolojn kaj du botelegojn. Post nur kelkaj momentoj, mi estis jam en la aŭto kaj survoje al ARE.

Mi devis halti dum kelkaj minutoj en la posttagmezo pro laco sed alvenis kelkaj minutoj antaŭ la komenciĝo de la programo. (Kiu estas bone, pro tio ke mi kunportis la programojn!) Normando gvidis la bonvenon pro tio, mi ŝercis, ke mi alvenis sed forgesis kunporti la voĉon. (Mi estas malsana kaj la voĉo estas tre malforta).

Dum la Literatura Horo, mi parolis dum kelkaj minutoj pri Belarta Rikolto. Mi priskribis ĝin, parolis iomete pri la Belartaj Konkursoj, kaj konfesis ke mi havis en ĝi rakonton kiu gajnis honoran mencion. Mi legis iomete de mia rakonto.

La Amika Vespero estis tre sukcesa. Ni faris multajn ludojn kaj mi eĉ gvidis ludon -- nur duone sukcese. Sed finfine, mi revenis al mia ĉambro kaj, dum ĝisdatiĝi pri la novaĵoj kaj verki ĉi tion, mi trinkis iom en la "Haze" biero. Bonege. Tre kremeca kaj bongusta. Kia bona momento estas por vivi.

Subscribe to RSS - ARE