You are here

Kiel pardonpeti

Mia prelegeto por la Oratora Horo ĉe la 24a Aŭtuna Renkontiĝo

Hieraŭ mi ŝerce respondis al aŭtoro ĉe la interreto kiu volis reliefigi la problemon ke homoj ne pardonpetas. Ŝi afiŝis, "Multaj homoj kiuj eraras, inkluzive antaŭa mi, ŝajnigas kvazaŭ estas nur du elbecoj: faligu sin sur propra glavo kaj morti aŭ defendi sin. Ne estas la vero." Mi facilanime respondis, "Prave! Estas apenaŭ-konata tria ebleco: vi povas ŝanĝi la nomon, translokiĝi al alia urbo, kaj ŝajnigi ke vi neniam renkontis tiujn homojn." Ŝi ne amuziĝis kaj petis ke mi traktu pli serioze la problemon ke homoj tro ofte ne pardonpetas.

Fakte, dum la lastaj jaroj, mi pli bone lernis kiel pardonpeti ĉar ĝi estas nun deviga kapablo. Ekzemple, se vi surpaŝas la piedon de alia homo, ne indas diri "Ho! Mi bedaŭras ke vi estas kolera." Vi devas klare indiki tion, kion vi erare faris, kiel tio afektis la alian homon, kaj promesi eviti tion estontece. Ekzemple, "Mi bedaŭras ke mi surpaŝis vian piedon. Tio dolorigis al vi. Mi strebos ne surpaŝi vian piedon denove." Finfine, vi devas certigi ke vi neniam uzu la vorton "sed": tio ĉiam indikas eraron, ekz. "Mi bedaŭras ke mi surpaŝis vian piedon, sed vi estas en la malĝusta loko." Ne faru tion.

Mi devas konfesi ke mi iomete preferas la kutimojn de mia (praa) generacio en kiu la bezono pardonpeti estis minimumigita. Se iu faris ion, kion vi ne ŝatis, vi ne volis pardonpeton, simple agnoskon ke tio neniam okazu denove. Simple bleko aŭ ŝultrolevo sufiĉis. Kaj se oni volis paroli plu, vi simple ŝanĝus la temon al la vetero aŭ la hieraŭa sportsludo.

La plej grava konsilo kiun mi iam ricevis pri longdaŭrajn rilatojn estis la bezono akcepti ke la alia homo faros aferojn kiuj estos antaŭvideble stultaj kaj nepardoneblaj. Kaj vi devas akcepti ke ili tion faros. Vi jam diris mil foje ke ili ne faru, sed ili faros ĉiaokaze. Tio estas la homa naturo. Ili neniam ŝanĝiĝos. Kaj vi devas akcepti tion aŭ la rilato finiĝos. Eble pardonpeti helpas. Eble ne. Kion pensas vi? Ĉu pardonpeton helpas?