You are here

kongresoj

Vojaĝo al LK2012

Mi vojaĝis hodiaŭ al Dallas por la usona landa kongreso. La vojaĝo estis longa, sed senproblema kaj mi alvenis sufiĉe frue por enskribiĝi kaj paradi kun la aliaj al la manĝejo por kune vespermanĝi.

Ni loĝas en sufiĉe nova universitata loĝejo kiu estas simpla, sed bela. La manĝejo havis multajn elektojn. Mi ankoraŭ ne vidis la kongresejon, sed la tuta universitato ŝajnas nova kaj moda.

Ĝis nun, venas nur la malmolŝelaj esperantistoj por la estrarkunsido, kiu okazos morgaŭ. Mi konas ĉiujn. Filipo, Lusi, Hoss, Liĉjo, Bill, ktp. Estas ankaŭ kelkaj ne-estraranoj kiuj venis frue. Ilin mi jam konas ankaŭ. Esperantujo en usono estas malgranda.

Morgaŭ, kiel sekretario, mi devos fari detalan raporton de la decidoj. Mi fakte ŝatas fari tion ĉiaokaze kaj ofte faris simile eĉ kiam mi ne estis sektretario — mi tiel certigas ke mi atentas ĉion, kio okazas.

Post la estrarkunsido, la interkona vespero okazos kiel "teksasa barbekuo" kaj la kongreso vere komenciĝas sabate.

Subscribe to RSS - kongresoj