Vizito kun Normando
May 6, 2007 by limako
Mi vespermanĝis kun Normando kaj Zdravka en Montrealo hodiaŭ vespere. Mi veturis aŭte kaj, per la direktoj de Google Maps, mi trovis la ĝustan vojon facile.
Ili havas du gastojn en la domo nun kiuj ne tamen parolas Esperanton. Ni, do, plejparte parolis la anglan. Tre stranga estis paroli al Normando angle! Mia cerbo ne volis fari tion.
Zdravka preparis belan manĝon: salmon kun supo, salato, rizo, kaj banana kuko por deserto. Ĉio estis perfekta.
Poste, venis Boriso kaj ni parolis dum unudu horoj pri la kunfandotaj 2008 LK kaj TAKE. Morgaŭ mi vizitos la lokon kie ili proponas ke ili okazu kaj mi faros fotojn.
- limako's blog
- Login to post comments


Recent comments
13 weeks 1 day ago
14 weeks 1 day ago
27 weeks 3 days ago
34 weeks 6 days ago
38 weeks 3 days ago
38 weeks 3 days ago
44 weeks 7 hours ago
45 weeks 1 day ago
45 weeks 5 days ago
45 weeks 6 days ago