You are here

Tago dua de ARE

La dua tago de ARE estas la plej longa. Mi partoprenis du programerojn kaj faris mian propran kontribuon.

Unue, Orlando Raola gvidis programeron pri te-trinkado. Li klarigis kio estas teo, kiel oni kultivas ĝin, kaj kiel prepari kaj trinki ĝin. Ĝi estis tre interesa sed mi konstatas ke mi ankoraŭ ne ŝatas teon.

Poste Ron Glossop legis prelegon pri la signifo de la nuna "homara epoko". Montriĝis ke temis pri monda federaciismo kaj Esperanto kiel internacia lingvo. Kia surprizo!

Mia programero denove temis la verkadon de hajkoj. Venis eble dek aŭ dekdu homoj. Mi ĉifoje nomis ĝin "ginko promeno" kaj, post enkonduko, mi proponis ke la partoprenantoj promeno en la apuda ĝardeno por serĉi inspiron por hajkoj. Mi verkis du:

en la florĝarden'
ĉio jam fortranĉita…
krom la solidago

de la tilio
falas flava folio…
ŝia esprimo

Kelkaj verkis ĝis kvin aŭ ses! Ni rondiris la cirklon ĝis ĉiuj estis legitaj. Kia plezuro!

Post tagmanĝo estis prelegoj pri Youtube kaj la grupa fotado. Sed tiam mi estis tre laca.

Dum la libera tempo, mi decidis dormi kaj mi vekiĝis kun sufiĉa energio por la kultura vespero.

Por mia kontribuo, mi proponis legi la epopean poemon kiun mi verkis por la Belartaj Konkursoj. Mia poemo gajnis nenian premion, do mi ne rekte scias kion pensis la juĝistoj. Eble ĝi estis unu el tiuj aŭtoroj kiu, laŭ Giulio Cappa "rezignis pri la ebleco vere konkurenci por literatura premio kaj preferas ŝoki ĵurianojn kaj respondeculojn per personaj atakoj aŭ mokoj". Mi supozas ke mi neniam scios.

Tomaso proponis ke mi estu la unua. Mi uzis la komputilon por montri la duopojn dum mi legis. Mi ofertis mallongan priskribon pri la poemo, pri kio estas romanco, kaj mia celo ke Esperantujo havu epopean poezion por priskribi niajn mitojn kaj heroajn figurojn.

Mi voĉo estis ankoraŭ iomete malforta pro malvarmumo, sed mi sukcesis aŭdigi min. Je la ĝustaj punktoj, la aŭskultantoj ridegis kaj, ĉe la fino, mi ricevis grandan aplaŭdon.

Mi tre ĝuis la aliajn belajn spektaklojn: muzikon kaj kantadon, plejparte. Sed por mi la plej grava afero estis ke mi plenumis ĉion kion mi celis fari ĉijare kaj mi povis simple ripozi kaj ĝui la programon.