You are here

Kion mi faros por libroj

Mi afiŝis pri la Boschen Kolekto post la apero de ĉi tiu artikolo.

Antaŭ kelkaj monatoj, mi ricevis mesaĝon de Humphrey Tonkin kiu nun prizorgas la oficejon de Universala Esperanto Asocio en NovJorko. Li scias ke mi serĉas librojn por la Boschen Kolekto kaj proponis donaci librojn de la oficejo kiujn li volis forigi. Li proponis ke mi venu por simpozio kiun li organizis kaj kunportu aŭton por ke mi forprenu 6 skatolojn de libroj samtempe. Bedaŭrinde, la simpozio okazis dum la lasta semajno de mia kurso kaj mi devis konservi tiun tagon por helpi miajn studentojn, do ne povis iri. Ni provis denove en junio, sed finfine mi nek povis tiam. Hieraŭ, post longa prokrasto, mi ekvojaĝis al NovJorko en aŭto por renkonti Humphrey, akiri la librojn (nun 8 skatolojn -- eble ili reproduktas sin), kaj tagmanĝi kune.

Antaŭ du tagoj, kiam la edzinjo provis starti la aŭton, ĝi ne funkciis por ŝi. Mi provis kaj ĝi tuj startis por mi. Mi iom zorgis ĉu estas bona ideo veturi centoj da kilometroj kun nefidinda aŭto, sed sen alia rimedo, decidis riski ĝin.

Kiel junulo mi loĝis en la kamparo kaj havis timon pri grandaj urboj. Mi evitis urbojn plejparte (kaj ankoraŭ evitas ilin laŭeble). Sed kiam mi vojaĝas al urbo, mi lernis antaŭlonge ne vojaĝu tien per aŭto — speciale en la orienta flanko de usono. En Kalifornujo, estis sufiĉe da loko por la vojoj kaj sufiĉajn ŝildojn por trovi la ĝustan vojon. Ĉe la orienta marbordo, la vojoj estas pli mallarĝaj kaj sen sufiĉajn ŝildoj por tiu, kiu ne jam konas la vojon.

Mi kontrolis la vojon antaŭe per Google Maps por kalkuli kiam mi forlasu la domon. Estas mirinde ke komputiloj povas ne nur proponi vojaĝon sed ankaŭ sciigi konstraŭdon aŭ trafikon por konsili pli rapidan vojaĝon.

En frua mateno, kun granda taso de kafo, mi ekiris. Estis varmega tago -- ege humida. Kiam mi haltis por benzino en Connecticut, vaporo kondensis sur miajn okulvitrojn kaj mi devis forpreni ilin kaj uzi la pumpilon blinde. Vojflanke, mi vidis marmoton kiu staris apud arbeto. Per siaj manoj, li provis kapti per la antaŭaj piedoj la subaj folioj. Sub grandaj kverkoj, meleagroj vagis dum mi preterkondukis. Mi precipe feliĉis ke ili ne vagis en la vojon.

Tuj post mi eliris la ŝoseon en Manhattan, mi telefonis al Humphrey por sciigi lin ke mi estas alvenonta. Li respondis "Brile!" kaj diris ke li havas lokon antaŭ la konstruaĵo por parkumi la aŭton dum alport la librojn. Post du minutoj, mi alvenis kaj trovis Humphrey gardante la lokon. Ni eniris la konstruaĵon kaj ĉe la UEA oficejo li havis ĉareton. Li prenis la skatolon unu post alia kaj donis ilin al mi. Per du vojaĝoj, ni portis la ok skatolojn al la aŭto. Sukceso!

Poste, ni alparolis la pordiston por diskuti kie parkumi la aŭton dum tagmanĝo. En NovJorkUrbo plimalpli mankas surstratan parkumejojn. La pordisto propoponis parkumejon sur la sama strato kiel la konstruaĵo, sed du stratanguloj en la malĝusta direkto -- ĉiuj stratoj en Manhattan estas unudirektaj. Li klarigi ke mi pluiru laŭ la 44a, turnu maldekstren ĉe 1a strato, turnu maldekstren je 45a, turnu maldekstren je la 2a, turnu dekstren je la 43a, turnu dekstren je la 3a, kaj turnu dekstren je la 44a kaj jen! Surprize, ĝi estis same facila. Ĉe la parkumejo, oni klarigis ke, se mi revenos je la 2a horo kostos $46, kaj poste estos $56.

La Eta Ruĝa Libro

Mi promenis refoje al la UEA oficejo. Kiu estis varmega tago en la kamparo fariĝis vere flamanta tago en la urbocentro. En la oficejo, mi babilis gaje dum horo kun Humphrey. Li diris al mi kelkajn novajn rakontojn kaj mi povis paroli al li pri la kolekto kaj aliaj lastaj novaĵoj. Antaŭ ol foriri al la restoracio, Humphrey serĉis ion por "donaci" al mi. Mi jam havis lian tradukon de Korĵenkov. Tiam li prenis ruĝan skatoleton kiu enhavis diversajn malnovajn librojn pri internacia politiko. Inter ilin, mi tuj rekonis la "eta ruĝa libro" de Mao Zedong, sed tio estas nur unu el multaj tre interesaj aferoj. Mi protestis ke mi ne volas porti ĝin al restoracio kaj li trovis sakon kaj metis la skatolon en ĝi: "Jen! Nun vi devas preni!" li diris.

La tagmanĝo estis festo por adiaŭi staĝanton kiu laste laboris en la UEA oficejo. Ni iris al turka restoracio kelkaj stratoj for kaj atendis la aliajn. La tagmanĝo ofertis elektojn de antaŭmanĝo kaj plado. Mi manĝis "cacik" (jogurta-kukumaĵo) kaj turka "kefto" -- speco de kebabo. La plado ankaŭ havis rostitan pipron kiu aspektis sufiĉe ordinara sed montriĝis ege spica. Ege ege spica. Sed ĉio estis tre bona.

Finfine, mi adiaŭis al ĉiuj -- mi gratulis al la staĝanto kaj deziris estontan sukceson kaj promenis al la parkumejo. Mi pagis la $56 kaj ekvojaĝis hejmen. La eliro de la urbo estis tre longa pro la densa trafiko, sed mi finfine alvenis hejmen.

Mi ankoraŭ ne sukcesis kontakti la bibliotekiston do la libroj ankoraŭ okupas la tuton de la malantaŭo de mia aŭto. Sed mi havis hazardan renkontigon kiu meritis ĉion. La kanceliero de la universitato preterpasis mian aŭton kaj salutis min do mi elsaltis por demandi ĉu li volas vidi ion mirindan. Kaj mi montris al li, senvorte, la etan ruĝan libron. Li vere miris, ĉar li scias ke mi parolas Esperanton, sed nur iom post iom konstatas kiom granda kaj interesa estas la historio de Esperanto. Mi mallonge rankontis al li pri la kolekto kaj li premis al mi la manon kaj salutis min bonkore. Sukceso!