You are here

Ni verkis tankaojn

Dum la pasintaj dek jaroj, mi ofte ofertas programeron ĉe kongresoj por proponi ke ni kune verku poezion. Kiam en In the Land of Invented Languages Arika Okrent parolas pri "Esperanto haiku", ŝi partoprenis mian programeron ĉe la usona Landa Kongreso en 2004. Plej ofte, mi proponas hajkojn, sed almenaŭ unufoje mi faris rengaon. Kaj ĉijare mi proponis tankaon.

Mi ne havis kialon por proponi tankaon krom tio ke mi volis fari ion novan. Kiam antaŭ kelkaj semajnoj mi ektrafis la ideon verki tankaojn, mi esploris kio estas tankao.

Mi jam sciis iomete pri tankao: mi sciis ke ili estas la praa japana poezia formo. La elitoj verkis tankaojn en la kortumo de la japanaj imperiestroj. De tankao, devenis rengao, kaj de rengao devenis hajko. La formo havas silaban nombron 5-7-5-7-7.

Hajko estas tre strikta pri temo (devis temi naturon kaj indiki sezonon ktp, ktp) sed tankao estas pli libera. La unua parto (5-7-5) "kreas la scenejon" — ĝi priskribas ion — kaj la dua parto (7-7) priskribas la emocian — ofte fortan — reagon.

Mi decidis ke mi devas provi verki tankaon por certigi ĉu mi ja povas. Mi cerbumis iun fortan emocion kiun mi povus priskribi kaj ekhavis ideon. Post duonhora laboro mi havis mian unuan tankaon:

Intertempe, mi verkis kelkajn tankaojn por praktiki kaj ĉimatene ofertis la programeron. Ĝi okazis tuj post la matenmanĝo en bela dometo je la fora flanko de Arĝenta Golfo. Ĝi estas iom alta super la lago kaj havas grandajn fenestrojn per kiu eblas vidi la pejzaĝon.

Mi neniam scias kiom da homoj partoprenos. Kutime venas nur manpleno. Ĉimatene, tamen, venis proksimume dudek! Mi stulte forgesis alporti paperon kaj plumojn por tiuj kiuj ne havis, sed aliaj partoprenantoj estis kunportintaj sufiĉe por dividi.

Mi klarigis tion kio estas tankao kaj legis kelkajn el la miaj. Kaj tiam ni ĉiuj simple verkis dum duono da horo. Poste mi legis unu el miaj:

Tiam la aliaj legis siajn tankaojn. Ili estis belegaj! Multaj estis trafaj kaj ĉiuj esprimis grandan plezuron pri siaj tankaoj kaj la sperto.

Mi klarigis ke mi verkas poezion malpli por montri al aliaj homoj ol por la sperto profundiĝi en la momento — kaj en mi mem. Verki poezion donas al mi grandan plezuron kaj mi esperis ke ili sentu same.