You are here

La Sekreta Kongreso

Mi aŭdis onidirojn en januaro ke la usona Landa Kongreso okazos en Detroito. Sed kiam mi kontrolis la retpaĝaron estis neniu spuro.

Finfine oni anoncis la lokon, sed restis (kaj restas) tre malmulte da informo. Troviĝas preskaŭ nenio sur la reto: la lokon oni nur tre malfacile eltrovas, kaj tagordo tute mankas.

Mi ne plu aliĝas al Esperanto-USA do ne intencis partopreni la kongreson, sed fakte mi estis en la regiono pro la bezono viziti la patron kiu havis san-defion. Kaj mi kaj mia frato Philip Brewer estis proksime do ni decidis veturi al Detroito por viziti kun kelkaj el la kongresanoj. (Jen lia raporto pri la kongreso.) Pro la manko de informoj pri la kongreso, ni decidis ke estis fakte sekreta kunveno de esperantistoj.

Ni intencis nur sidi ekster la kunvenejo dum ioma tempo por babili kun la kongresanoj dum ili alvenis, sed la vetero estis terura, do mi decidis eniri la kongresejon antaŭ la kongreso komenciĝis kaj mallonge alparoli kelkajn homojn.

Estis plezuro babili kun Phil Dorcas, Bill Harris, Ron Glossop, kaj Tamara-ne-amara. Phil Dorcas priparolis sian celon pri Esperanto-USA: malgrandigi la dividon inter la estraro kaj la membraro. Post kelkaj momentoj li devis forlasi nin, kie ni staris inter la membroj, por iri al alia flanko de la ĉambro kie la estraro sidis ĉe aparta tablo dividita de la membraro per du tabloj starigitaj kiel barilo. Perfekte.

Sekreta Kongreso

Montriĝis ke tre tre malmulte da homoj aliĝis al la kongreso — verŝajne malpli ol tridek — malgraŭ ke ĝi estis kunkongreso de la kaj usona kaj kanada Esperanto-asocioj. Domaĝe.

Post kelkaj minutoj alvenis Sherry Wells kiu organizis la kongreson -- kaj kiu sciis ke ni ne estis pagintaj la kotizon. Ni varme salutis ŝin kaj tuj forlasis la kongresejon, nia celo plenumita.

Ni veturis poste al Plymouth, kie mi loĝis antaŭ multaj jaroj, por serĉi restoracion kiun mi memoris, sed kiu ŝajne estas longe for. Ni trovis kafejon por komputi. Survoje, ni vidis ŝildon kiun ni devis foti:

Estas domaĝe ke Esperanto ne ricevas la intereson de la publiko, sed la problemoj de Esperanto-USA estas eĉ multe pli profundaj.