You are here

Montetoj kaj valoj de loka agado

Je la 19a de julio, 2003, mi registris la domajn-nomon amherstesperanto.org. Mi starigis retpaĝaron por anonci lokan Esperanto-grupon kaj komencis kunveni ĉiusemajne en loka restoracio: la glacikremejo Bart's.

Kiam mi estis doktora studento en Kalamazuo, nelonge post mi esperantiĝis, mi partoprenis lokan grupon tie kiun organizis Ĝan Starling. Tiu grupo multe influis mian pensadon pri Esperanto kaj la komunumo kiun ĝi povas flegi. Mi renkontis multajn samideanojn tiel kaj havis multajn interesajn konversaciojn. Kaj, kompreneble, multe plibonigis mian regon de la lingvo. La grupo estis ankaŭ la kerno de diversaj aliaj agadoj: vojaĝoj al aliaj kongresoj kaj la organizado de lokaj kongresoj.

Post kiam mi doktoriĝis, mi translokiĝis al Masaĉuseco, kaj tuj serĉis tian lokan grupon, sed ne trovis. Mi kontaktis la lokajn s-anojn kiujn mi trovis en la membraro de E-USA kaj aranĝis kunsidon por diskuti. Sed ili malmulte interesiĝis pri semajnaj kunvenoj. Mi estis tro okupita pri mia nova posteno por organizi ion tuj, sed atendis.

Post kelkaj jaroj, mi havis iom pli da tempo kaj starigis retpaĝon por reklami la grupon. Fakte, en tiu momento, tute ne ekzistis "grupo" -- mi simple anoncis ke "la grupo" kunvenos semajne. Kaj ekde tiu momento, mi iris al tiu loko semajne por "kunveni". Dum kelkaj semajnoj, neniu venis. Sed, iutage, ulo alvenis mian tablon kaj alparolis min Esperante! Li estis universitata studento kiu eklernis Esperanton antaŭ kelkaj monatoj kaj volis babili. Iom post iom li diplomiĝis kaj translokiĝis alstaten. Sed alvenis aliaj kaj la grupo ankoraŭ ekzistas.

Lastatempe, mi ne plu havas tempon por multe organizi, sed ni daŭre kunvenas -- ne ĉiusemajne, bedaŭrinde. Sed ĉisemajne, alvenis nova komencanto kiu jam sufiĉe bone parolas! Li ne multe parolas, sed li ŝajne komprenas sufiĉe.

La grupo havas siajn montetojn kaj valojn: foje oni aktivas kaj kunvenas kaj diskutas ofte. Foje, ĉiuj estas tro okupitaj kaj la grupo dormetas. Sed ĝi daŭriĝas kaj valorigas la laboron.

La loka grupo por mi estas la plej grava kialo mi daŭre interesiĝas pri Esperanto. Mi tre ŝatas la sperton paroli en alia lingvo: la menso streĉiĝas kaj oni sentas sin parto de speciala socio. Kaj la Esperantistoj estas plej ofte tiel interesaj homoj. Kia rara plezuro!