You are here

Dua Tago de Aŭ­tuna Renkontiĝo

En la frua mateno, mi ofertis mian programeron: "Ni Verku Hajkojn!" Jam delonge, mi kutimas organizi rondon por kune verki hajkojn aŭ rengaojn ĉe kongresoj. Mi ofertis ĝin je la oka matene, ĉar mi emas verki hajkojn frue, kiam la mateno ŝajnas freŝa. Estis belega aŭtuna tago kaj mi renkontiĝis en Sproulo, kiu estas bela ligne-ornamita ĉambro kun fajro en alta loko kun multaj fenestroj kiuj kaj donas lumon kaj enkadrigas la belegan pejzaĝon de Lago Georgo. Venis kvin partoprenantoj kiuj pacience aŭskultis dum mi rakontis pri hajkoj kaj post kune verkis serion da hajkoj dum duonhoro. Poste, ni laŭtlegis niajn hajkojn. Tre bele! El miaj hajkoj, mi plej ŝatis tiun ĉi:

Je la 9a, Bill Maxey prelegis pri La Bona Lingvo. Bill dum multaj jaroj, malmulte povis partopreni la Esperanto-komunumon, sed ĉijare iris al NASK kaj nun al ARE. Ni ĉiuj feliĉas vidi lin denove kaj tre ĝuis lian programeron.

Mi partoprenis la Oratoran Konkurson organizita de Zdravka. Mi prelegis pri kial oni lernas Esperanton. Mi prilaboras eseon pri tio nun kaj estis bone esplori la ideojn. Tri aŭ kvar sekvaj prelegoj menciis aŭ respondis al eroj el mia prelegeto, do mi sentis ke ĝi almenaŭ iomete trafis.

Post la tagmanĝo kaj la grupa foto, Francisko Lorrain prelegis pri la Ora Nombro. Mi devas konfesi ke la vetero kaj la horo lasis min preskaŭ dorma kaj tuj poste mi revenis al mia ĉambro por dormeti dum la "libertempo". Mi ankaŭ finfine faris la hejmtaskojn por miaj studentoj kiujn mi ne povis fari dum la semajno.

La kultura vespero estis aparte bunta ĉijare, kun Steven Smith, la ge-sinjoroj Alexander, kaj multaj aliaj partoprenantoj. La esperantistaro estas mirinde talenta muzike kaj kulture. Kia plezuro estas aparteni al tiu ĉi grupo.