You are here

Humphrey feble laŭ­das la belartajn konkursaĵojn

Mi legis la artikolon de Humphrey Tonkin en la Esperanto-revuo de septembro 2014: Ĉu Kalocsay kaj Auld aprobus? Diri la veron, mi serĉis laŭdajn vortojn pri mia eseo (kaj genio, kompreneble). Tion mi ne trovis, tamen. Anstataŭe, mi trovis du-paĝan plendon pri la hontinda stato de literaturo en Esperantujo.

Li mencias nek min nek mian eseon, tamen aludas multon, ekz.

la nuna jaro estis iom plata: kelkaj bonaj konkursaĵoj alvenis kaj premiiĝis, sed nenio mondskua.

kaj

kiom da homoj fakte studis la tradicion de eseverkado en Esperanto antaŭ ol sidiĝi por krei majstroverkon en tiu ĝenro?

kaj

ne ĉiuj niaj plej bonaj verkistoj aŭtomate turnas sin al ni proponante konkursaĵojn.

kaj

Se temas pri la du premiitaj [eseoj], regis unuanimeco inter la juĝantoj pri ilia [duaranga] merito. Sekve la tasko ĉi-jare estis facila – kvankam oni rajtus malfeliĉi, ke niaj verkistoj ne prezentis al la juĝantaro pli larĝan kaj profundan defion...

En la angla, oni diras damning with faint praise kaj mi kredas ke tiu artikolo ofertas inter la plej feblaj laŭdoj de l' historio.