You are here

Post Unu Jaro

Mi vidas lastatempe la bildojn de samideanoj kiuj studas Esperanton ĉe Nask kaj baldaŭ okazos la landa kongreso de la usona Esperanto-movado. Mi notis ke, laũ la tagordo, aferoj restas plimalpli kiel ĉiam.

Estas unu jaro ekde kiam mi demisiis de la estraro de Esperanto-USA. En decembro, mi elektis ne renovigi miajn membrecojn en E-USA kaj UEA. Ekde tiam, mi ne plu apartenas al la Esperanto-movado.

Mi tamen ankoraŭ iomete esperantumas. Mia agado iom velkis, sed ni foje kunvenas en mia loka grupo. Mi partoprenis grupon kiam mi vizitis Phil. Mi renkontis kelkajn internaciajn vizitantojn, Kalle en NovJorko kaj José Antonio en Bostono. Kaj mi verkas. Ĉiutage, mi verkas hajkojn en Esperanto kaj mi daŭre afiŝas ilin ĉe Twitter. Baldaŭ mi intencas eldoni plian libron de hajkoj. Mi ankaŭ verkas hajbunojn. Unu estas aperonta ĉe Beletra Almanako kaj alian mi poluras nun. Sed la movadon mi plimapli ne plu atentas.

Anstataŭe, mi dediĉas min pli al miaj profesiaj devoj. Mi partoprenis la gvidan komitaton de la fakultata senato kaj aliĝis lastatempe al la estraro de Amherst Media. Certe ne mankas farindaj aferoj kaj subtenindaj organizaĵoj.

Mi tamen legis ĉe Libera Folio, artikolon de Osmo Buller pri la daŭra membrofalo ĉe UEA. Kiel kutime, ĝi enhavas kaj la bastonon kaj karoton egale.

Manka kono de historio estas komprenebla ĉe novuloj, sed estas strange, ke foje eĉ iuj, kiuj partoprenas en la movado jam de longe, kvazaŭ perdis pecojn el sia memoro.
[...]
Ni esperu, ke la Estraro trovos la ĝustan ŝnuron, kiun ĝi tiru, por ke eksaj membroj komencu reveni kaj novaj aperi. Ni ne scias la nombron de la parolantoj de Esperanto en la mondo, sed ili estas multe pli multaj ol la membraro de UEA. Potencialo por kresko ekzistas, eĉ por rapida kresko.

Kiel verkis Istvan Bierfaristo antaŭlonge pri la Esperanto-movado:

gutoj malgrandoj
ja traboras graniton…
ĉu vian kapon?

Mi deziras nur la plej bonan al Mark Fettes kaj la teamo kiun li devas starigi por savi UEAon. Kaj mi deziras al ili plenan sukceson. Ĉu ili trovos ŝnuron sufiĉan por kapti kaj tiri min? Ni vidu…