You are here

UEA Direktoro Respondas

En la sekva mateno, mi ricevis respondon de Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu klarigis al mi ke, fakte, la limdato estis trovebla (kaj estas eterne sama de jaro al jaro.) Ĝi eĉ aperis en la Regularo de la Belartaj Konkursoj (Artikolo 2.4). Li ankaŭ sendis ligilon al la Gazetara Komuniko kiu anoncis la Belartaj Konkursoj, kiu aperas lastjare en novembro (kiel ĉiam), do ne estis inter la ĉijaraj komunikoj. Li resumis jene

Se tamen ne eblus trovi tiun informon, estus malpli tempoperdige
sendi unufrazan demandon al la Centra Oficejo de UEA ol skribi
multe pli longan blogajhon.

Mi sendis la jenan respondon:

Dankon pro via afabla respondo al mia blogafiŝo.

La punkto de mia afiŝo estas ke fuŝa retpaĝaro malhelpas al UEA. Jes, per serĉo tia "site:uea.org belartaj konkursoj 2012" eblas trovi. Sed mia punkto celas la fakton ke, se oni vizitas la retpaĝaron de UEA kaj trafoliumas ĝin por novaj informoj, oni ne facile trovas. Kaj se oni simple serĉas por "belartaj konkursoj", nur unu paĝo de UEA -- la regularo -- aperas ĉe la unua paĝo de rezultoj. Retpaĝaro nun estas la plej grava vizaĝo kiun organizaĵo montras al la mondo kaj la nia ne konformas al la nuntempaj bezonoj.

Plimalpi 80% de la vizitantoj al la retpaĝaro verŝajne venas pere de serĉrezultoj (ĉe Esperanto-USA pasintmonate, ekz., la cifero estas 81%). Se la retpaĝaro de UEA estus re-organizita por plibonigi kiel rezultoj aperas ĉe Google, ĝi estus multe pli efika vizaĝo por la organizaĵo.

Google volas montri pli bonajn rezultojn sed ĝia algoritmo antaŭsupozas ke oni uzu la retpaĝaron malsame ol ni uzas ĝin. La fakto ke ni kaŝas la plejparton de nia agado tiel ke Google ne povas vidi ĝin ŝajnigas al la cetera mondo ke la organizaĵo apenaŭ ion faras. Tio ege malhelpas nin. Ni devas malfermi kaj eksternigi nian agadon kaj kuraĝigi ke oni prikomenti kaj fari ligilojn al la paĝoj kiuj estas novaj kaj gravaj: tiel Google ekscias kio estas interesa kaj trovinda pri ni.

Pri demandon al la centra oficejo, jes mi povus sendi mesaĝon -- sed je la 5a ptm en usono, jam estas meznokte en eŭropo: oni ne atendas ricevi respondon rapidan en tia situacio, ĉu? Kaj mia punkto temas precipe la retpaĝaron.

Dankon, denove pro via informo. Bedaŭrinde mi refoje mistrafis la limdaton. Ho, ve. Eble iam mi partoprenos.