You are here

Belartaj Konkursoj kaj Esperanto-informado

Antaŭ kelkaj jaroj, mi verkis hajbunon "Patro kaj Filo ĉe Sukerpanmonto" kiu aperis ĉe Beletra Almanako. Nun mi finlaboras novan hajbunon "Spuroj Sub Franc-Reĝa Ponto" kaj pripensas kien celi ĝin.

Phil sugestis ke la UEA Belartaj Konkursoj taŭgus. Mi scias ke la limdato okazas dum la printempo, sed volis trovi ĉu ĝi jam pasis, do vizitis la retpaĝaron de UEA. Tute ne estas mem-evidenta kiel oni serĉu tian informon: Agadkampoj? Servoj? Kongresoj? Dokumentoj? Estis nenio en la Gazetaraj Komunikoj de 2012 pri la konkursoj.

Poste, mi serĉis ĉe Google. Mi trovis la regularon (laste reviziita en 2008 -- interese ĉar mi scias ke lastajare ĉe la UK, oni proponis ŝanĝon kiu estis akceptita, laŭ mia memoro), sed trovis nenion pri la ĉijaraj konkursoj. Mi supozas ke la nura rimedo estus elŝuti kaj unuope serĉi tra la PDF-dosierojn de la Esperanto-revuo.

Mi konfesu ke mi ekde tiu ĉi jaro ne plu ricevas la paperajn revuojn nek por Esperanto-revuo nek por Usona Esperantisto sed mi nek legas ilin eletronike ĉar mi tiel malamas PDF dosierojn -- do mi simple tute ne plu scias kio okazas en la tiel-nomata Esperanto-movado. Eble iam, ili afiŝos la novaĵon tiel ke Google povos fari ke ĝi estu serĉebla. Aŭ eble ne. Sed, ĉiaokaze, nun mi devas serĉi alian lokon por eldoni mian hajbunon.