Mi aliĝis hodiaŭ al la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto kiu okazos ek de la 11a ĝis la 14a de oktobro. Mi dum multe jaroj partoprenis ĝin ĉiun aŭtunon, sed pasintjare mi sentis min tro malkontenta pri Esperanto ĝenerale por partopreni. Ĉijare, mi sentas min pli bone.
Dum multaj jaroj, mia patrino venis kune kaj ni dividus ĉambron en la "Inn" -- la hotelo ĉe Silvero. Ĉijare, tamen, ŝi ne volas plu vojaĝi tiel malproksime, do mi iros sole kaj restos en la junulara domo.
Mi proponis programeron: Ni Verku Rengaon. Mi ĉiam ŝatis verki rengao -- japanaj ligitaj versoj. Oni komenciĝas per "hokku" kiu similas al hajko: 5-7-5 silaba strofo. Sekve, aliiu verkas 7-7 silaban respondon kiu prenas unu econ el la antaŭa strofo kaj plilarĝigas aŭ amplekigas la aferon. Poste, aliiu verkas 5-7-5, kaj poste 7-7 kaj ĉiam oni nur rigardas al nur la lasta strofo por elekti ideon. Dum unu verkas, la aliaj babilas -- kaj kutime trinkas sakeon. Eble mi kaŝe kuportu sakeon por dividi dum la programero. Ĉe la fino, la verso emas zigzagi de unu afero al alia -- kaj ĉiuj tro ebrias por zorgi ĉu ĝi estas bona aŭ ne.
Mi alvenos vendrede sed la programo ne komenciĝas ĝis la meztago sabate. Mi demandas min ĉu ne indas organizi iun laboron kiun grupo povus kune fari dum tiu unua vespero. Se iu havas ideon, bonvole proponi.
- Steven D. Brewer's blog
- Log in to post comments