You are here

Pagomuroj forpelas novajn legantojn

Antaŭ kelkaj jaroj, mi strebis konvinki la estraron de Esperanto-USA ke la praktiko kaŝi sian novaĵleteron kie nur pagantoj povas legi ĝin estis malbona ideo. Por allogi novajn legantojn, oni devas montri vivantan vizaĝon al la mondo, en kiu oni povas vidi ke aferoj okazas nun. Artikoloj aperu kiam ili estas freŝaj kaj oni povas dividi kaj disvastigi ilin por allogi intereson kaj novajn legantojn. (Mi diris same pri Esperanto-revuo, ekz en la artikolo UEA devas eliri el sia morta spiralo.) Mi ne suckesis konvinki la estraron de E-USA. Mi tial interesiĝis kiam mi trovis Gazetaraj Lecionoj de Novlanĉito Matter: Pagaj muroj malfaciligas kreskon de legantaro.

Johnson diris ke La pagomuro malgrandigis la videblecon de Matter sur la reto -- kaj tiel la kapablon allogi novajn legantojn -- ĉar malmultaj retfontoj volis alligi aŭ retflui enhavon kiu restos ŝlosita malantaŭ pagomuro. Kiel li priskribis ĝin: "Montriĝas ke la aliaj retfontoj -- de grandaj ĵurnalismaj entreprenoj ĝis unuopaj spertaj blogistoj, kaj ĉiuj en la mezo -- tre malmulte volas priverki, retflui, aŭ eĉ ligi al pagomurita enhavo." [...] la pagomuro malkapabiligis ke Matter estu parto de la konversacio -- kaj faris ke ĝi restis "for de la ritmo de la reto".

Mi notas flanke ke por lanĉi Matter oni sukcesis allogi $140,000 de donacoj. Oni ja pretas subteni novajn entreprenojn kiuj proponas trafan vizion de kien iras la estonteco. Domaĝe ke, ĝis nun, ni ne vidas tion por Esperantujo.