Dum la pasintaj kelkaj tagoj mi verkis du hajkojn kiujn mi tre ŝatas. Eble ili ne estas la plej bonaj hajkoj en la historio de hajko-verkado, sed ili trafas tion kion mi celas.
malvarma maten'… tineopilka odor' de l' pulovero / chilly morning… mothball odor of my sweater #hajko #haiku #esperanto
— Steven D. Brewer (@limako) October 6, 2013
En tiu, mi celas la matenon en kiu oni finfine decidas porti la puloveron kiu restis en skatolo dum la somero kun la tineopilketoj. Tiu estas preciza momento kaj, per sperto kaj sento, mi kaptas ĝin.
la nuboj hastas, preterpasantoj ankaŭ… la pluvo venas / the clouds hasten, passersby too… the rain is coming #hajko #haiku #esperanto
— Steven D. Brewer (@limako) October 7, 2013
Ĉifoje, mi komencis kun la konstato ke la nuboj tre rapide moviĝas kaj ke la homaro, konstatinte ke baldaŭ estos ŝtormo, ankaŭ rapidas.
Mi legas lastatempe la libron de Blyth pri la historio de hajko kaj li havas similan priskribron pri ĉiu hajko kiun li elektis por la libro. Mi kredas ke tiu helpas min pli klare konstati kion mi celas per miaj hajkoj. Ofte, mi ne scias precize, sed foje, mi tre klare komprenas precize kion mi volas diri. Kaj foje, mi havas la konstaton ke mi trafas precize tion.
- Steven D. Brewer's blog
- Log in to post comments