Kalle Kniivilä petis kelkajn homojn verki mallonge pri la unuaj cent tagoj de la nova estraro de UEA por aperonta artikolo, sed ne ricevis sufiĉe da respondoj por artikolo. Jen tio, kion mi verkis:
En fora usono, ni aŭdas onidirojn pri la nova estraro de UEA, sed mankas ajnajn konkretajn indikojn pri ties agado. Estis onidire elekto de nova redaktoro de Esperanto-revuo, sed ĝis nun neniu indiko pri kion novan li alportos. Laŭdire estos nova retejo ankaŭ, sed mi ankoraŭ vidas neniun ŝanĝon.
Mi legis eseon de Mark Fettes en la Balta Ondo kiu levis pli da demandoj ol ĝi klarigis. Tute ne estis klare al mi kion li celas ke la esperantistaro fakte faru. Kion mi faru? Mi demandadis al mi tion fojon post fojo dum mi legis. Li diris ke oni devas "motivi la homojn fari la necesan investon de tempo, mono kaj energio por kapabliĝi." Ĉu mi devas motivi? Aŭ investi? Investi tempon? Investi monon? Mi ne scias kion mi faru per tiu alineo. Kaj pri la kvar agadkampoj? Ŝajnas ke UEA aliĝas nun al la KKKK -- ion brazilanoj bone komprenas.
Baldaŭ mi esperas ke UEA, kunekun siaj aligitaj landaj asocioj, klarigos mallonge kaj unuvoĉe kion ili celas fari kiu meritas kaj la partoprenon kaj la subtenon de la esperantistaro. Kial oni membriĝu? Kiel oni aliĝu al la celoj kaj laboro de la Esperanto-movado? Kio estos la laboro de UEA kaj kiel oni rekte subtenu tiun laboron? Ju pli longe ni parolu nebule pri "motivi investon", des pli longe ĝis oni fakte ion faros.
Finfine, kiam UEA havos klaran, trafan mesaĝon, mi konsilas ke necesos celi ne nur la membraron: nepros celi la tutan esperantistaron kaj iel atingi ilin. La plejmulto de esperanto-parolantoj ne estas membroj de UEA. La artikolo ĉe la Balta Ondo estis bona komenco, sed ĝis nun mankas klara strategio kiel atingi la ne-membrojn.
- Steven D. Brewer's blog
- Log in to post comments