You are here

Bona kaj malbona novaĵo de UEA

En la angla estas ofta diraĵo, "Mi havas kaj bonan kaj malbonan novaĵon". Pri UEA nun estas same. La bona novaĵo, laŭ mi, estas la decido organizi kampanjon por akiri loĝejon por volontuloj ĉe la Centra Oficejo. Mi dum jare aŭdis pri la defio allogi volontulojn pro manko de loĝado, do tio estas bona ideo.

Plej bone, tamen, estas la celo uzi la projekton kiel preteksto serĉi monan subtenon. Tiuj, kiuj volas plibonigi la Esperanto-movadon havas nun la eblecon kontribui rekte. Nepras, laŭ mi, ke tiu ĉi projekto repagos la monon dekoble aŭ centoble dum la estontaj jaroj pro la senpaga laboro kiun junuloj kaj aliaj volontuloj povos oferti al la Esperanto-movado pere de la CO. Mi verŝajne donacos iom da mono al UEA por subteni la projekton.

Tamen, estas ankaŭ malbona novaĵo pri UEA.

Unu el la suĉantaj vundoj de la Esperanto-movado estas ke artikoloj kiujn oni kontribuas al Esperanto-revuo ne troviĝas ĉe la reto. Nu, jes, oni povas elŝuti PDF-dosieron, sed oni povas nek trovi artikolojn, nek ligi al ili, nek facile konigi ilin per la sociretaj sistemoj, kiel Facebook. Bedaŭrinde, montriĝas ke la nova redaktoro ne okupiĝas pri la reto. Eble mi troigas la mispaŝon, sed ŝajnas ke oni ne pripensas kiel la revuo devos roli en reta estonteco.