Mi ricevis hodiaŭ mian ekzempleron de Beletra Almanako N-ro 18. Oni elektis mian hajbunon Spuroj sub Franc-Reĝa Ponto kaj mi ĝojis vidi ĝin presite.
Mi komencis foliumi la aliajn artikolojn kaj notis artikolon de Kalle Kniivila. Mi komencis legi, sed tuj notis tajperaron. Mi sendis epoŝton al Istvan Ertl:
Mi volis averti ke mi trovis tajperaron en la unua piednoto de la artikolo de Kalle (sur paĝo 89): ŝajne estu "Aperos", ĉu ne?
Istvan tuj respondis por kontraŭi:
Fakte, ne - la teksto efektive *aperis* unue ĉe
kniivila.net/2013/songoj-pri-pli-bona-epoko, la 7an de marto 20013
Mi respondis:
Pardonu, sed la jaro 20013 ankoraŭ ne okazis, do devas esti "Aperos".
- Steven D. Brewer's blog
- Log in to post comments