You are here

Antaŭ Hajko: Amo, malfeliĉo, kaj tankao

Jen la prelego kiun mi ofertis ĉe la Landa Kongreso en Bostono, junio 2019. La diapozitivoj ankaŭ haveblas.

Antaŭ hajko: Amo, Malfeliĉo, kaj tankao.

Mi volas danki al Benson Smith kaj la LKK kiuj invitis min veni kaj prelegi hodiaŭ. Mi intencas mallonge priskribi japanan poezian formon kiun eble malmulte konas, nome "tankao". Mi komenciĝos je formo de poezio kiun ĉiuj jam certe konas; kaj mi eble ankaŭ diskonigos iomete pri la historio de la japana literaturo. Sed, mi intencas lasi sufiĉan tempon tiel ke ĉiuj el ni povos verki unu aŭ du tankaojn kaj legi ilin unu al la alia antaŭ ol ni finiĝos.

Antaŭ komenciĝi, tamen, bonvole lasu min agnoski ke nia prelego okazas sur la ne cedita tereno de la indiĝena Masaĉuseca popolo kies nomon la komunumo elproprietigis. Mi volas ke ni memoru la perforton kiun tiuj homoj suferis kaj dediĉu nin al la diskonigo de tiu vero.

Hajko estas tre konata poezia formo nuntempe. Onidire. Jen traduko de ŝerc-hajko kiun oni dividas lastatempe per la interreto.

hajkoj facilas
sed ne ĉiam senchavas…
aŭtomobilo

Ĉiuj konas kio estas hajko ĉu ne? Oni instruas ĝin en lernejoj kaj foje oni vidas en ĵurnaloj kaj gazetoj, inviton konkurenci pri hajkoj. Oni simple kalkulu silabojn de tri linioj: 5-7-5. Kaj jen hajko.

Tio estus same senchava diri ke ĉio kio havas kvar krurojn estas poneo.

Fakte la regulojn de hajkoj estas ege striktaj. Hajko estas farita el tri partoj kun unu forta tranĉo -- do, du partoj restu kunaj kaj unu estu aparta. Kutime tiu tranĉo ankaŭ indiku ŝanĝon de vidpunkto. Hajko devas iel indiki la sezonon (kaj estus ege banala simple diri la sezonon). Kaj hajko super ĉio estu nur pri la naturo. Kaj nur priskribo, precipe de la sensoj, sen juĝoj aŭ homa reago.

Lasu min momente deflankiĝi por pritrakti la ideon de "silaboj" kiel la unuo de hajkoj. En la japana, oni fakte kalkulas ne silabojn, sed "moraojn". Moraoj estas unuoj de la longeco aŭ pezo de la sonoj en silaboj kaj foje silaboj povas havi pli ol unu moraon. Ekzemple la aldono de "ん" en la japana povas aldoni moraon.

Kiam oni verkas hajkojn en la angla, se vi kalkulas 5-7-5 silabojn, la hajko kutime enhavos pli da informo ol en la japana, ĉar la angla estas pli inform-riĉa lingvo. Do ofte en la angla, poetoj celas malpli ol 5-7-5 silabojn. Laŭ mi, la japana kaj Esperanto estas similaj. Kaj mi emas kalkulas silabojn. Sed tio ne estas deviga.

Do, jen unu el miaj novaj ne eldonitaj hajkoj:

ĉe la angulo
dancante en la vento…
aceraj semoj

Mi ne diru ke ĝi estas iel perfekta, sed bonvole notu la ecojn: ĝi havas tri unuojn memstarajn; du kune kaj unu aparte per forta tranĉo kaj ŝanĝo de vidpunkto; Kaj temas la naturon, ĉu ne? Kiu estas la sezono? Kiam falas la aceraj semoj?

Kaj estas aparta vorto por ŝerc-hajkoj -- hajkoj kiuj ne estas hajkoj -- kiu estas "senrjuo". Kiam mi ekverkis hajkojn, mi ne sciis ke tio ekzistas kaj ofte verkis ŝerc-hajkon sen scii ke estas alia vorto por priskribi tion.

Mia vojaĝo al hajko komenciĝis kiam mi estis doktora studento kaj ne havis tempon por esperantumi. Mi tamen povis trovi momenton jen ie, jen tie dum la tago por verki hajkojn kaj mi interŝanĝis ilin kun mia frato. Unue, ili estis plejparte "ŝercaj hajkoj" — senrjuoj — kiel tiu ĉi:

mi serĉas ion
sed ne povas trovi ĝin…
en kuirejo

Sed iom post iom mi lernis pri la japana poezio kaj rekonis ke kelkaj el miaj hajko ja estis bonaj. Mi ankaŭ legis pri la historio de japana poezio kaj komencis pritrikti pli serioze mian laboron.

La japana poezia tradicio devenas de ĉina, aŭ "hana" poezio, sed ekde la sesa jarcento, oni komencis verki poezion en la japana. Tian poezion ni nomu "ŭakao". Ĝi estis plejparte esprimo de la japana kortumo. Ni parolas pri mil jaroj de literatura historio, do ne eblas koncize resumi ĝin. Sed ĝi naskis la formojn kiujn ni konas hodiaŭ en unuoj de 5-7-5 kaj 7-7 silaboj.

La trajtoj de la japana kortuma poezio estis esprimi fortajn emociojn kun beleco kaj eleganteco. Temas pri la alt-ranguloj en la socio kiuj konkurencis unu la alian por montri siajn kulturan kaj literaturan scion. Unu maniero esprimi tion estis ligi sian poemon al la aliaj historiaj poemoj: la "kusenvortoj" estis gravaj vortoj kaj esprimoj kiujn oni uzis en antaŭaj konataj poemoj por montri ke via nova poemo iel rilatas aŭ konversacias kun tiu el la pasinteco. Simile, multajn japanajn vortojn oni povas legi divers-maniere: uzi tian vortludon, tiel ke vortoj kaj frazoj havu du aŭ eĉ multoblajn signifojn, estas tre dezirata eco de ŭakao. Esperanto povas esti same, ĉu ne? Ekzemple veter/o, ve/ter/o, vet/er/o.

Jen kelkaj ekzempleroj de fruaj ŭakaoj:

La Man'yoshu (759) estas ne aŭtoro, sed koleto de kolektoj kiu havas poezion de multaj konataj kaj anonimaj aŭtoroj.

Malgraŭ mi vekas
por vidi lunon daŭri
en frua ĉiel'—
mi atendos vin, amat'
aŭ neniun se ne vi.

Jen amo, ĉu ne? Ĉi tiu ŭakao montras virino kiu atendas ŝian amanton. Ĉu devas esti virino? Plej verŝajne ĉar kulture, en tiu epoko, estis virinoj kiuj atendis virojn.

Kiyosuke (1104-1177) provizas priskribon de la nuna malfeliĉa momento por retorika demando:

Se mi pluvivu
ĉu ĉitage memoros
per facila kor'?
Malfacilaj epokoj
nun estas karaj al mi.

Ĉi tiu poemo estis sendita al parenco. Kio estis la problemo? Ni ne scias. Sed la poemo ofertas universalan mesaĝon pri la homa sperto.

Unu el la plej konataj poetoj de ĉi tiu periodo estis Saigjo. Li estis pastro kiu verkis multajn ŭakaojn.

Mi rezignas ke
vizitos ajna amik'
ĉi montvilaĝon.
Kaj sen tiu ĉi solec'
estus terura loĝlok'.

Jen forta emocio. Kaj sendube li havis ege ekran humoron ankaŭ.

El ŭakao, kiu estis plejparte individua stilo, aperis rengao, kiun oni verkis en grupo. Eble eĉ ĉe festo. Imagu kvin aŭ dek homoj kiuj kunvenas por babili (kaj eble trinki sakeon). La plej faman, oni invitu verki la "hokon" -- la unuan 5-7-5 strofon, kiu salutas la gastiganton kaj iel priskribas la ĉirkaŭaĵon. La gastiganto tiam respondas per 7-7 respondon kiu prenas unu ideon de la antaŭa strofo por saluti la gaston. Tiam ĉiuj la aliaj partoprenantoj vice verku 5-7-5 kaj 7-7 strofojn kiuj, same, prenas unu ideon de nur la tuj antaŭa strofo. Kaj oni daŭrigu ĝis atingi 100 strofojn (aŭ ĝis ĉiuj estas tro ebriaj por pluiri). De tiu ĉi hoko devenas hajko, en la 17a jarcento.

Sed hodiaŭ mi volas enkonduki al vi tankaon. La modernigita formo devenas de la lastaj jaroj de la 1800a jarcento (same kiel Esperanto, ĉu ne?) Kaj uzas la formon 5-7-5 7-7 en kiu la supera strofo estas iomete kiel hajko: ĝi priskribas la scenejon. Kaj la 7-7 sekva parto, la suba strofo, havas la homan, emocian, reagon. Eblas, kompreneble, uzi kusenvortojn, dusignifaĵojn, kaj ĉiujn el la aliaj rimedoj de poezio. Oni ne emas rimi en la japana, sed oni ja pripensas la ritmon kaj kiel la sonoj de vortoj povas eĥi unu la alian. Aŭ simili al la sonoj de naturo. Aŭ respondi al famaj antaŭaj poemoj kaj temoj.

Lasu min nun bari al vi la animon kaj legi kelkajn el miaj tankaoj:

Oni foriras,
petaloj al la vento…
neniu restas.
Mi malŝaltas la lampojn,
ridetas en malhelo.

Ĉi tiu temas la sekvojn de "hanamo" aŭ sakura festo ĉe mia domo. La homoj kiuj kunvenis foriras kaj mi restas sole en la malhelo, sed ridetas.

Halti momente
ĉe arbara sanktejo.
Jen kardinalo.
Vere trafaj vestaĵoj
sed banala prediko.

Mia poezio plimalpli ĉiam venas rekte de miaj propraj spertoj: mi preskaŭ neniam simple imagas aferojn. Mi vizitis sanktejon en arbaro kaj tie estis kardinalo kiu kantis. Aŭ blekis, almenaŭ. Birdoj ofte kaptas mian atenton en poezio.

Meznokta silent'
de l' senkompataj steloj
en nigra ĉiel'.
Sendorme mi kalkulas
la koran benon de pac'.

La nokta ĉielo estis tre ofta poezia temo, sed nuntempe oni malofte rigardas ĝin. Tiu ĉi sendube temas la bildojn kaj raportojn de la senfinaj usonaj militoj kiujn ni neeviteble devas spekti.

Tri junulinoj
sidas ĉe mi kaj legas.
Sed mi ne legas.
Miaj okuloj vagas
preter paĝojn de l' libro.

Tiuj, kiuj konas min jam scias ke mi ne ĉiam havas tute decajn pensojn.

La kotaj spuroj
de l' malpura kastoro
trans rivera pad'.
Sed mi tute ne plendas:
ne estas mia domo.

Notu ke mi vere vidis la kotajn spurojn de kastoro dum promeni laŭ rivera pado, kaj tio fakte estis mia emocia reago.

Sopiri akvon.
Aŭ lumon aŭ aeron.
Aŭ Esperanton.
La senvortaj monatoj
premadas la spiriton.

Ĉiu Esperantisto konas la animan pezon kiam vi restas for de Esperantujo tro longe.

Do nun estas via vico: Mi invitas vin verki tankaojn kun mi: uzu la superan frazon por priskribi kaj la suban frazon por reagi. Kaj vi ricevos kromajn poentojn por uzi kusenvortojn aŭ trafajn dusignifaĵojn.

Estas multaj dankindaj homoj kiuj subtenas kaj helpas min sed jen du fontoj de kiuj mi lernis multon pri japana poezio. Steven D. CARTER kiu verkis "How to Read a Japanese Poem" kaj Earl MINER por lia libro "An Introduction to Court Poetry".

Mi ankaŭ volas danki al YOSHIDA Hiroshi la konata artisto kies presaĵojn mi uzis por la fondo de miaj diapozitivoj. Kaj Feorag NicBhríde kiu desegnis la literfonton "Chapbook".