You are here

Pintkunveno en NovJorko

Je la 25a de aŭgusto, mi partoprenis pintkunvenon de ne-registaraj organizaĵoj fare de la Fondaĵo pri Monda Disvolviĝo. Mi iris al la Unuiĝintaj Nacioj kun Humphrey Tonkin kiel reprezentanto de Universala Esperanto Asocio. Partoprenis proksimume 50 homoj de diversaj ne-registaraj organizaĵoj por diversaj prelegoj kaj diskutoj.

Humphrey Tonkin

La celo de la pintkunveno estis disvastigi informojn pri la Celoj por Daŭripova Evoluiĝo.

Ediola Pashollari pritraktis la procezon por disvolviĝi politikon. Enuhee Jung gvidis diskuton pri tergloba civitaneco, la rolo de globaj firmaoj, kaj arto. Felix Dodds priskribis novan libron kiu temas la historion de la disvolviĝo de la celoj. Alice Chen kaj Robert Swap priskribis klerigajn programojn kiuj montris kiel oni strebas al la daŭripovaj celoj. Radhika Iyengar gvidis diskuton kiu ofertis starpunktojn pri la celoj de la malgrandaj insulo-ŝtatoj de Palaŭo kaj Maldivoj.

Finfine okazis dancan kaj muzikan spektaklon fare de trupo de ĉinaj junuloj de Ĵianga Etna Orfejo. Ili portis buntajn kostumojn kaj kantas kaj dancis bele.

Dancistinoj

Ne tute fifine, ĉar poste iu ĉina kuracisto montris diapozitivojn de sia oficejo kaj diversaj aparatoj. Mi supozis ke li donacis monon por subteni la kunsidon kaj pro tio postulis la rajton tedigi la partoprenantojn per siaj bildoj.

Poste, mi tagmanĝis kun Humphrey por diskuti kiel la Esperanto-movado povas ekuzi la celojn por daŭripova evoluigo por vidigi la Esperanto-movadon al la Unuiĝintaj Nacioj. Kaj por levi la demandojn pri lingvo kaj lingvaj rajtoj, kiuj mankas al la celoj.