You are here

Alvoko por Survoje al Esperantujo

Vastalto kaj mi verkis alvokon por inviti samideanojn al nova projekto. Ni proponas libron de hajbunoj (hajkaj prozoj) kiuj temas Esperanton, Esperantujon, ktp. Bonvole partoprenu kaj helpu nin dissemi la alvokon!

Mi ekhavis la ideon antaŭ kelkaj monatoj dum mi finlaboris senokulvitre (mian lastan libron de hajkoj — nun havebla ĉe la UEA Libroservo!) Mi interesiĝas dum multaj jaroj ne nur pri hajko kaj senrjuo, sed ankaŭ pri hajbuno aŭ, kiel Vastalto nomas ilin, hajka prozo.

Antaŭ multaj jaroj, mi eltrovis la libron Mallarĝa Vojo al Fora Interno (Oku no Hosomichi, kiun mi devis legi en la angla) kaj ĝi tute kaptis mian atenton. Mi ege ŝatis ĝin kaj legis kaj relegis ĝin. Kaj ĝi inspiris min provi mem verki hajbunojn.

En 2010, aperis mia unua hajbuno, Patro kaj Filo ĉe Sukerpanmonto en la oktobra kajero de Beletra Almanako. Nun, post tri jaroj, aperos sekva hajbuno Spuroj Sub Franc-Reĝa Ponto en obtobro 2013. Mi nun prilaboras trian kaj finfine celos libron de miaj hajbunoj pri la Pionira Valo — la regiono en kiu mi loĝas.

Mi esperas ke aliaj interesiĝos pri hajbuno kaj esploros tiun ĉi specon de eseeto. Ĝi ŝajnas al mi perfekte taŭga por rakonti pri vojaĝoj al kaj en Esperantujo. Kaj mi esperas ke tiu ĉi libro estu dialogo inter oriento kaj okcidento. Mi tre ĝojas kunlabori kun Vastalto, jam lernis multon, kaj nepre lernos pli dum la venonta projekto.