Mi ekvojaĝis dimanĉe matene tre frue por renkonti d-ron José Antonio Vergara kaj lian karan edzinjon, Gladys. Ili vizitas Bostonon dum kelkaj tagoj sed mi havis liberan nur unu tago por renkonti ilin.
Mi renkontis al José Antonio antaŭ kelkaj jaroj. Li partoprenis kunsidoj ĉe AAAS kaj poste tranoktis kun mia familio kaj renkontis la lokajn samideanojn. Ĉifoje, li vojaĝas kun lia edzino kaj turistas en la nordoriento.
Ni renkontiĝis je la 9a kaj poste veturis per aŭto al Concord, MA. Ni vidis unue la Malnovan Nordan Ponton, kiu estas la unua batalkampo de la usona revolucia milito. Ni promenis al la vizitanta centro, exploris la enhavon, kaj babilis kun aliaj vizitantoj: alternejaj studentoj kaj infanoj de Meksiko.
Ni volis viziti la Malnova Pastrejo, la domo de Ralph Waldo Emerson, kiu estas proksime, sed bedaŭrinde ĝi ne estis malfermita. Anstataŭe, ni veturis al Walden lageto kaj vizitis kie Henry David Thoreau havis sian dometon. Estas libro vendejo kaj eblas promeni ĝis la lageto kie nun estas plaĝo. Mi dubas ke tiu plaĝo ekzistis kiam Thoreau estis tie.
Poste ni veturis al Watertown kaj renkontis Jakobon. Ni manĝis ĉe bonega uson-stila restoracio "Not Your Average Joes" kiu havis bonegan manĝaĵon kaj bieron -- kaj la kelnero estis perfekta.
Mi ĉiam miras ke dum tuta tago mi povas tiel facile kaj senatente eniri Esperantujon. Gladys ne parolas Esperanton (kaj mi apenaŭ parolas la hispanan) do de tempo al tempo, José tradukus aferojn por ŝi. Kiam José parolis al la studentoj, li parolis al ili en la angla kaj, malgraŭ tio ke li bone parolas la anglan, kia malsama sperto, kiam por li estas strebo kaj batalo esprimi sin.
- Steven D. Brewer's blog
- Log in to post comments