Vizitas nun NovJorkUrbon la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä. Mi verkis kelkajn artikolojn por LF kaj dumlonge interŝanĝas mesaĝojn kun Kalle. Pasintajare ĉe la UK, ni interkonatiĝis multe kaj mi eĉ vizitis lian hejmon en Svedujo. Kiam li diris al mi ke li venos, mi promesis veturi al NovJorko por renkonti lin. Kaj la vizito donis al mi la kunteskton donaci al li mian plej novan libron!
En la frua mateno, mi ellitiĝis kaj vojaĝis kun mia filo Daniel al NovJorkUrbo. Ni veturis du horojn per aŭto kaj survoje, mi instruis al Daniel iomete pri Esperanto. Li dumlonge interesiĝas pri Esperanto, sed ankoraŭ ne dediĉis sin al la tasko vere lerni ĝin. Li demandis min ĉu oni diras en Esperanto verbajn plenigajn vortojn kiel "like" en la angla ("You know, like, a verbal filler?") Mi sugestis ke "ĉu ne" estas tiel, ĉu ne?. Oni ofte aŭdas ke esperantistoj diras ĉiam "ĉu ne" post ĉiu frazo, ĉu ne?
Ni kaptis trajnon en New Haven. Ni alvenis ĝustatempe por trovi bonan lokon kaj ĝuis la du-horan vojaĝon al la centra stacidomo. Ni transiris al la subtera trajno kaj veturis al Battery Park, alveninte sufiĉe frue ke ni havis sufiĉan tempon promeni en la parko — kaj aĉeti por Daniel ion por manĝeti, ĉar li malsatis.
Kalle alvenis ĝustatempe kun sia filo kaj ni pasigis belan tagon en Esperantujo. Ni vagis diversloke kaj babilis pri ĉio. Ni vizitis la hotelĉambron kaj trinkis iom da biero. Ni sidis en la Centra Parko kaj rigardis la preterpasantojn kaj provis diveni de kie ili venis. Finfine, li adaŭis nin ĉe la stacidomo kaj ni ekis la longan vojaĝon hejmen kun multaj bonaj memoroj. Daniel diris (angle) al mi survoje, "Ja veras ke vi ofte diras 'ĉu ne' kiam vi parolas Esperanton."
- Steven D. Brewer's blog
- Log in to post comments