You are here

Zamenhof Festo

Kiam mi faris anoncon ĉe ARE pri la Boschen Kolekto, mi menciis ke ni akceptos donacojn de libroj kaj revuoj.

"Revuoj?" diris Julie. "Malnovajn revuojn vi akceptos?" Mi jesis kaj ŝi promesis alporti skatolojn kiujn ŝi volas forĵeti. Ŝi diris ke ŝi venos iam dum la aŭtuno.

La aŭtuno forflugis kaj mi aŭdis nenion. Sed finfine ŝi epoŝtis por diri ke ŝi povas veni dum la semajnfino de la 12-13a de decembro. Ŝi proponis ke ni organizu Zamenhof Feston dum ŝia ĉeesto. "Ho! Bona ideo!" mi diris.

Sed mi havis pli bonan ideon: mi volis ke ni organizu nian renkontiĝon ene de la biblioteko mem por ke ni povas tuj transdoni la skatolojn rekte, sen la bezono akcepti ilin en unu loko kaj porti ilin poste (kaj sole) al la bibliotekon.

Bedaŭrinde, kiam mi kontaktis la bibliotekisto, li estis for dum la semajnfino por prelegi pri sia nova libro (pri pasteĉo). Fuŝ'!

Ni renkontiĝis sabate ĉe Sweetser Parko kaj trovis parklokojn trans la strato unu de la alia. Iom zorge, ni portis la skatolojn de ŝia aŭto al la mia kaj tiam iris al hinda restoraĉio por festi. Post kiam alvenis nia amiko Roger, ni elektis diversajn pladojn por dividi kaj babilis gaje.
Julie kaj Roger
Post la manĝo, ni promenis al la domo de Emily Dickinson kiu estis malfermita senkoste dum la posttagmezo. Ni vizitis la muzeon kaj esploris la enhavon. Lastatempe oni renovigis ŝian dormejon por ke la ĉambro aspektu kiel ĝi estis kiam Emily loĝis tie.

Finfine, ni revenis al Sweetser Park kaj adiaŭis unu la alian. Mi bedaŭris ke ni ne sukcesis pli grandan kaj luksan festo. (Kaj ke mi damne devas mem porti la skatolojn da libroj al la biblioteko.)