Ekde la okazaĵoj de la somero, mi apenaŭ ion faras per Esperanto. Mi ne plu instruas Esperanton. Mi ne plu estas retpaĝestro de E-USA. Mi ne fariĝis komitatano de UEA. Mi ne plu blogas Esperante. Mi ne plu legas Esperanto revuo, nek Usona Esperantisto, nek Literatura Foiro -- mi ne plu legas revuon kiu ne ofertas retfluon. Nia loka grupo plimapli disfalis. Preskaŭ la nura afero kiun mi daŭre faras estas verki hajkojn. Same kiam mi estis doktora studento, mi ankoraŭ dediĉas almenaŭ kelkajn minutojn tage por pripensi Esperante kaj kapti momenton en poezio.
Esperanto-USA nenion faris dum la aŭtuno. Nia nova prezidanto tute ne gvidas. Li unufoje, iom mallerte provis puŝi la organizaĵon kaj, kiam ĝi ne agrable respondis, li ĵetis la manojn en la aeron kaj forfajfis la tuton. Nenio okazas.
Ĉu mi entute kabeos? Nu, verŝajne ne. Mi re-membriĝis al E-USA kaj UEA. Mi donacis iom da mono por subteni la Novjorkan Oficejon de UEA. Mi verŝajne partoprenos la Landan Kongreson. Sed mi malmulte plu interesiĝas pri aktivismo. Post kelkaj monatoj for de la movado, mi havas alian perspektivon. Ne mankas al mi la bataloj, la plendoj, kaj la senĉesa disputado. Mi uzas la tempon por laboro kaj familio -- kaj aliaj hobioj -- kaj tio estas vere kontentiga.
- Steven D. Brewer's blog
- Log in to post comments