You are here

Esperantujo

Mi vojaĝis ĉimatene trans la Berkshiraj Montoj, turnis dekstren, kaj veturis ĝis la Adirondakaj Montoj por pasigi semajnfinon en Esperantujo. Okazas ĉisemajnfine ĉiujare ekde kiam mi translokiĝis al Novanglujo la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto.

Estis Normando kaj Zdravka Fleury kiuj unue organizis la semajnfinon, kiu komence nomiĝis Internacia Semajnfino Esperantista. Oni elektis la novan nomon por ke la vorto "Esperanto" estu en ĝi.

Mi portis nigran ĉemizon kun blankaj vortoj kiuj diras "Se vi povas legi tion ĉi VI ESTAS EN ESPERANTUJO". Mi faris la ĉemizon per Cafepress kaj mendis du ekzemplerojn: unu por mi kaj unu por Phil. Aliaj povas mendi ĝin, sed ŝajnas ke neniu alia iam faris.

Mi ne iris ĉiujare, sed mi partoprenis la plejmulton. En fruaj jaroj, Lucy venis kun mi. Foje la infanoj. Unufoje eĉ la edzinjon. Sed dum la lastaj jaroj, mi venas sole.

La semajnfino okazas je kriza punkto de la aŭtuna semestro. Mi ĉiam estas ege okupita ekde la fino de la somero ĝis la frua aŭtuno, sed je certa punkto ĉio estas starigita kaj marŝas kaj mi ekhavas momenton denove. Por mi tiu ĉiam estas kriza, ĉar estas la longa listo de problemaj aferoj kiujn mi prokrastis dum mi estis plene okupita kiun mi nun devas alfronti. Mi profitas la eblecon eskapi dum kelkaj tagoj por forlasi ĉion kaj fari ion alian.

Ĉiujare estas plimalpli same: oni renkontas novajn kaj malnovajn amikojn. Oni kunvenas por paroli, aŭskulti, spekti, kaj partopreni je diversaj programeroj. Oni tro multe manĝas en la manĝejo. Oni havas sufiĉan tempon por simple sidi kaj rigardi la foliojn, la lagon, kaj la ĉielon. Kaj post du tagoj, oni forveturas hejmen.

Ĉu indas la vojaĝo? Ĉu indas la tempo? Nu, jes. Nur por la ebleco foriri de la ĉiutaga mondo kaj estis aliie, indas veni. Sed ankaŭ la komunumo de nia eta aro: Ili meritas la vojaĝon kaj tempon. Mi ĝojas ke mi venis.