You are here

Dua Premio en Belartaj Konkursoj

Mi ĝojis eklerni ke mi gajnis premion por eseo en la Belartaj Konkursoj de UEA. Estas la unua fojo ke mi partoprenis la konkurson. Mi kelkfoje antaŭe intencis partopreni, sed ne havis manuskripton preta je la ĝusta momento.

Mi devas danki al Philip Brewer kaj Istvan Ertl kiuj legis la malneton kaj provizis al mi multajn utilajn ĝustigojn pri gramatiko, stilo, kaj lingvouzo.

Tiu ĉi eseo estas unu el serio de hajbunoj kiujn mi verkas pri la pionira valo kie mi loĝas. Du el ili oni jam eldonis ĉe Beletra Almanako. En BA 8 estis Patro kaj Filo ĉe Sukerpanmonto kaj en en BA 18 estis Spuroj sub Franc-Reĝa Ponto. Ambaŭ pritaksas vizitoj al lokaj vidindaĵoj kaj siaj priskribo kaj historio.

En tiu ĉi lasta eseo, Morto… kaj Vivo en Amherst, Masaĉuseco, mi vizitas la domon de Emily Dickinson kaj tradukas iom el ŝia poezio. Mi interesiĝis pri ŝia poezio antaŭ kelkaj jaroj kaj strebas konservi la ritmon de ŝiaj verkoj. Estas malfacile, ĉar la akcento volas fali sur la lasta silabo, kiu en Esperanto estas kutime malofta.

Mi intencas verki kelkajn pliajn hajbunojn pri la pionira valo kaj finfine ekhavi sufiĉajn por libro. Mi jam havas ideojn por kelkaj pliaj.

Mi devas konfesi, tamen, ke tiun ĉi mi verkis en momento kiam mi estis ankoraŭ tre aktiva pri Esperanto. Ekde la malbona sperto kiun mi havis en la usona movado antaŭ kelkaj jaroj, mi nun malofte Esperantumas kaj apenaŭ verkas Esperante. Mi dubas iomete ĉu mi povos verki ion kiu indus gajni ĉijare. Sed la tempon kiun mi antaŭe dediĉis al Esperanto, mi nun uzas por aliaj aferoj: mia posteno, Faristaj aferoj, esploro pri herpestoj, ktp. Oni ne ĉion povas fari.

Gajni premion, tamen — eĉ duan premion kiun mi dividas kun alia homo — estas kuraĝige. Eble mi trovos pli da tempo dum la venontaj monatoj por verki Esperant-lingve denove. Eble…