You are here

Defio al la tradukarto

Hodiaŭ matene, mi tre ŝatis hajkon kiel estas mia kutimo, mi tradukis ĝin en Esperanton.

Hieraŭ, Phil afiŝis pri tradukado responde al demando de samideano. Pripensinte tion, mi konstatis ke estis unu afero pri mia traduko kiu ne bone kontentigis min. La hajko turnas sur tio ke oni personigas la nokton kiel virinon kiu, en la mateno, ankoraŭ portas tion, kion ŝi portis dum la vespero. Oni imagas ŝin kiel kaŝamanto kiu iras hejmen antaŭ la suno. Sed oni efikas tion per la pronomo kiun oni uzas ĉe la fino "her diamonds". En Esperanto, tamen, oni kutime uzus "la" -- certe mi kutime dirus ĝin tiel, same kiel parto de la korpo: la manon, la kolĉenon. Kaj eĉ se oni uzus pronomon, la taŭga devas esti "si", kiu ne indikas genron. Se oni dirus "ŝiajn diamantojn" temus pri tiuj de iu alia ĉiesulino. Mi pripensis aldoni klarigon aliiel, ekz, "l' nokto ŝi…" se tio trafis min eĉ pli malkontentige. Do, mi simple lasis ĝin tiel. Sed mia traduko ne enhavas la saman econ kiel la originalon, bedaŭrinde. La hajko, tamen, ankoraŭ trafas.