You are here

Amherst Paca Solenaĵo

Amherst Paca SolenaĵoHodiaŭ Lucy kaj mi iris al la Amherst urbocentro por partopreni la Amherst Paca Solenaĵo. Ni portis niajn ŝildojn kiuj diras "ESPERANTISTOJ KONTRAŬ MILITO" kaj oni bonvole akceptis nin. Kelkaj homoj interesiĝis pri Esperanto. Multaj ŝoforistoj rigardis dufoje kiam ili vidis kaj ne tuj komprenis la ŝildojn. Ŝajne neniu kredis ke ni varbis por Esperantan Armeon. La reago de la plejmulto estas subtena: oni svingis la manon, indikis supren, aŭ blekigis siajn aŭtojn.

Amherst Paca SolenaĵoLa solenaĵon oni okazigas dimanĉe ekde 1979 -- preskaŭ tridek jarojn. La diraĵo de la grupo kiu kunordigas la solenaĵon estas "Se vi deziras pacon, laboru por justecon".

Estis eble dudek homoj kiuj venis entute (oni faris la bildojn ĉe la komenco kiam estis nur dekdu aŭ dektri). Mi pasis la plejmulton de la tempo babilante kun aktivuloj pri Esperanto kaj pri la politiko de la venontaj loka kaj ŝtata balotado.

Mi iom timis ke oni malakceptus ke oni portu ŝildon en alia lingvo, sed tio tute ne estis problemo. Oni tre volis kompreni kion ĝi diras kaj, se ili ne kredus ke ĝi povus diri tion, eble ili plendus.

Lucy kaj mi restis tie proksimume unu horo kaj, kun malvarmaj piedoj, ni iris hejmen por tagmanĝi. Ĝi estis facila kaj agrabla horo kaj mi atendas fari same estontece.