- About Me
- Some of my Teaching
- Some of my Blogs
Mi proponis instrui Esperanto ĉe UMass Amherst, kie mi estas profesoro. Oni proponis programon en kiu profesoroj povas oferti kursojn pri io ajn -- pri sia pasio -- do mi proponis Esperanton. Se oni akceptos ĝin, ĝi okazos venonta aŭtune. La studentoj kunvenos nur 50 minutoj semajne. Mia ideo estas uzi la libron Bonvenon en Nia Mondo kaj postuli ke la studentoj uzu lernu.net por sufiĉe regi Esperanton por legi la libron. Se sufiĉe da studentoj aliĝos la kurson, oni eĉ pagos min! Ni vidu -- kaj ne kalkulu la kokidojn tro frue.
Post la terura tertremo en Ĉilio, mi zorgis pri mia kara amiko José Antonio Vergara, sed ricevis hodiaŭ epoŝton. Li sciigas ke li kaj lia familio fartas bone. Legu pli por vidi la mesaĝon kiun li sendis.
Estas tre interesa artikolo en la NYTimes kiu priskribas regionon en Rusujo kiu estas izolita kaj trovas sin dividita en multajn etnojn. La artikolo precipe temas la etnajn ŝercojn kiujn la homojn diras unu pri la aliaj. Unu el tiuj ŝercoj, laŭ mi, bone tradukiĝas al Esperanto (kaj al la divido inter oni kiu parolas artefaritajn lingvojn):
Esperantisto iras al sia idista najbaro kaj diras al li, "Ho! Mi ĵus aŭdis terure amuzan ŝercon, sed ĝi temas idistojn do mi diros ĝin al vi kvazaŭ ĝi estas pri volapukistoj." Li rakontas la ŝercon kaj la najbaro ridas tiom multe ke larmoj fluas sob lia vizaĝo. "Ho! Tiuj volapukistoj ja estas nekredeble stultaj!"
Dankon al Languagehat por la indiko al la artikolo.
Post la ferioj, nia loka grupo plaĉe viglas. Ekde pasinta semajne, ni kunvenas ĉiun lundon je la 5:30 ptm. Ni elektis novan restoracion kiu havas bonajn manĝojn kaj bieron. La muziko eble iomete tro laŭtas kaj ni devas sidi je longaj tabloj kiuj ne plene taŭgas por granda grupo. Kaj ni estas sufiĉe multaj! Venis sep pasinta semajne.
Mi iomete bedaŭras ke mi ne sukcesas organizi ion por fari ĉe niaj kunvenoj. Antaŭlonge, ni kutimis legi ion el libro. Lastatempe, ni nur babilas, kiu estas bone, sed estas tro malfacila por la komencantoj. Eble ni faru ludon kiel "pomoj al pomoj" aŭ lupfantomo. Mi ne scias kion fari. Malgaŭ tio, ege plaĉas min ke ni havas sukcesan grupon. Nia komunumo estas bela kaj afabla. Kia ĝojo!
Zamehof Wikibump: Search traffic spike at Wikipedia on Esperanto Day.There was a post at BoingBoing about WikiBumps, meaning a giant jump in traffic at Wikipedia as the result of some event in the media. I followed up with links to the pages about Esperanto Day, including the graphic pictured here, which represents the traffic spike of people looking for more info on L. L. Zamenhof. You can also look for your own Wikibumps.
Antaŭ kelkaj jaroj, oni starigis Farbskatol' kiu estas iomete kiel Youtube por Esperantaj aferoj. Mi eĉ afiŝis mallongan reklamon pri ARE tie antaŭ kelkaj jaroj.
Laste, mi komencis ricevon lavangon da spamaj mesaĝoj de farbskatol. Kiam iu provas afiŝi spaman komenton, ĝi sendas mesaĝon al la aŭtoro de la filmeto por averti ilin ke la komento estas spamaĵo. Mi sendis du mesaĝojn por plendi al la administrantoj, sed ne ricevas respondon.
Ĝi denove memorigas min pri tio ke, en Esperantujo, ni ne sufiĉe provizas por daŭre subteni niajn retpaĝarojn.
Aparte -- ĉu iu alia scias kiel atingi la administrantojn de Farbskatol'?
Mi sukcesis re-aliĝi al Esperanto-USA kaj UEA ĉifoje antaŭ la fino de la jaro. Mi ricevis hodiaŭ rememorigan mesaĝon de UEA pri realiĝo kiu enhavis ligilon al nova faldfolio pri tio, kion UEA faras por Esperanto.
Mi foje plendas ke Esperanto-USA ne faras sufiĉe por antaŭenigi Esperanton. Precipe, mi plendas ke Esperanto-USA estas "serva" organizaĵo kaj emas respondi. Mi kredas ke ni devas memstare agi por Esperanto, se ni volas kreski kaj sukcesi kiel organizaĵo.
Samtempe, kiam mi verkis la enketon ĉisemajne, mi devis agnoski ke Esperanto-UEA fakte multon faras. La servoj kiujn ni ofertas estas gravaj kaj la fakto ke la organizaĵo ofertas ilin donas iom da certeco ke ili daŭros -- unu el la plej gravaj problemoj pri la nuna kapablo de individuoj provizi servon pere de la reto estas ke, kiam tiu ne plu volas aŭ povas fari, la servo ofte malaperas.
Do, mi vokas ke ĉiuj subtenu sian landan asocion: aliĝu! Ankaŭ indas aliĝi al UEA. Ni bezonas internacian organizaĵon. Same kiel E-USA, UEA ankaŭ tro emas nur provizi servojn kaj respondi, sed pli kaj pli mi vidas kuraĝigajn indikojn ke oni rekonas la neceson agi.
Kiam mi estis komencanto, mi veturis tra Kalifornujo kaj ofte vizitis vendejojn de malnovaj libroj kaj esploris ĉu ili havas Esperantajn librojn. Foje mi trovis verajn trezorojn, ekz Wini-la-Pu kaj la Esperanto-gramatiko de Cox. Ofte ankaux estis ekzempleroj de la malnovaj lernolibroj de Connor kaj aliaj. Antaŭnelonge, mi konstatis ke tiuj libroj ankoraŭ sidis sur mia breto. Mi cerbumis iomete kaj elpensis utilan rolon por ili.
Ĉe nia biblioteko, estas bretaro kie la biblioteko fordonas librojn kaj revuojn kiujn ili ne plu deziras. La publiko ankaŭ rajtas lasi librojn tie. Mi decidis unuope lasi Esperantajn librojn tie ĝis ili foruziĝas. Mi metis unu libron tie antaŭ du semajnoj kaj, kiam mi eliris la bibliotekon, ĝi estis jam malaperinta. Mi forgesis intertempe, sed nun lasas alian libron sur la breto kaj ni vidu kiom longe ĝi restos antaŭ ol mi devos remeti alian.
En la libroj, mi metis kelkajn kartetojn kiuj reklamas nia lokan grupon. Eble iu venos al baldaŭa kunveno kiu volas uzi sian libron por lerni Esperanton. Mi rajtas almenaŭ revi, ĉu ne?
Antaŭ kelkaj jaroj, mi havis la bonŝancon vidi Duncan Charters ŝajnigi ke li parolas Esperanton kun diversaj naciaj akĉentoj. Sed tiu ĉi eble eĉ pli bonas. Jen filmeto en kiu Duncan kaj André Müller parolas en Berlino. La dua parto plej bonas, en kiu ili legas la vortojn de la parodia poemo La Misvojo. Ĝuu!
Mi trovis hodiaŭ la Gazetotekon Lanti, kiu estas arĥivo de malnovaj novaĵleteroj. Estas skanitaj ekzempleroj de novaĵleteroj, precipe de la 1950aj jaroj, sed foje pli novaj kaj pli malnovaj. Kelkaj estas de la 20aj jaroj, kaj kelkaj inter la 2000-aj jaroj. La plej bedaŭrinda fakto estas ke (almenaŭ laŭ la kalkulilo, nur 31 homoj vizitis la retpaĝaron ekde 2003. Ĉu vere?
I have posted Zamenhof Symposium Videos as a drupal "book" that has as subpages the 5 presentations by the speakers: Zamenhof and the Shadow People, Zamenhof and Humility, The Construction of Language, Psychological Aspects of Zamenhof, and Zamenhof's Legacy.
They're a little uneven and the first few lack the audience questions. I also ran into some problems with the drupal video module and theming. It is currently kind of a hack to make it work at all. At some point, I may be able to make things work a bit better. But, for the moment, just enjoy!
When I set up the poll this week, I wasn't sure what to expect. But I'm surprised that half the people who visit the site have never met anyone who speaks Esperanto.
Maybe I shouldn't be surprised. When I started learning Esperanto, I hadn't met anyone who was an Esperanto-speaker either. And after I started learning, it was only once I started making an effort, that I began meeting with speakers. Of course, I started meeting speakers right away.
Philosoraptor in Esperanto: Philosoraptor pripensas Esperanto-gramatikon.Dum la lastaj semajno de la aŭtuno, mi trovas min laca. Malgraŭ tio ke mi estas superŝutita per laboro (sed malpli ol ĉe la pli fruaj semajnoj), mi devas trovi ion por amuziĝi (aŭ mi mortigus iu(j)n). Ĉijare, mi trovis "filozofo-raptoron".
Filozofo-raptoro estas bildo kiun oni povas facile trovi senvorte, kaj poste uzi grafikan programon (kiel Inkscape) por aldoni la propran mesaĝon. Estas eĉ retpaĝo kie vi povas simple entajpi la mesaĝojn.
Mi faris bildon unue por sendi amuzan mesaĝon al Hoss: "Ĉu mi manĝu veganan? Aŭ veganon?" Kaj mi poste faris la ĉitiean bildon. Mi scivolas kiajn aliajn demandojn havus filozofo-raptoro pri Esperanto...
Ho! Ankaŭ mi finfine solvis la problemon pri alŝutado de bildoj ĉe la retpaĝaro.
Recent comments
2 weeks 6 days ago
3 weeks 4 days ago
3 weeks 4 days ago
5 weeks 4 days ago
5 weeks 5 days ago
5 weeks 5 days ago
5 weeks 5 days ago
10 weeks 3 days ago
10 weeks 3 days ago
13 weeks 4 days ago