Esperanto

Kurson proponis

limako@esperanto-usa - Sat, 2010-03-06 22:02

Mi proponis instrui Esperanto ĉe UMass Amherst, kie mi estas profesoro. Oni proponis programon en kiu profesoroj povas oferti kursojn pri io ajn -- pri sia pasio -- do mi proponis Esperanton. Se oni akceptos ĝin, ĝi okazos venonta aŭtune. La studentoj kunvenos nur 50 minutoj semajne. Mia ideo estas uzi la libron Bonvenon en Nia Mondo kaj postuli ke la studentoj uzu lernu.net por sufiĉe regi Esperanton por legi la libron. Se sufiĉe da studentoj aliĝos la kurson, oni eĉ pagos min! Ni vidu -- kaj ne kalkulu la kokidojn tro frue.

read more

Categories: Esperanto

esperantobuso 1987

Esperantujo@Ipernity - Thu, 2010-03-04 10:45

Jomo Ipfelkofer has posted a doc:

La buso reklamas por Esperanto okaze de la 100-jara julileo el la jaro 1987.
Categories: Esperanto

Tertremo en Ĉilio

limako@esperanto-usa - Sun, 2010-02-28 01:36

Post la terura tertremo en Ĉilio, mi zorgis pri mia kara amiko José Antonio Vergara, sed ricevis hodiaŭ epoŝton. Li sciigas ke li kaj lia familio fartas bone. Legu pli por vidi la mesaĝon kiun li sendis.

read more

Categories: Esperanto

Samideano - Eterne Rima

Esperantujo@Ipernity - Fri, 2010-02-26 10:35

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." has posted a doc:

ETERNE RIMA rekte el Tokio repas krunke en Samideano
La KD disponebla ĉe Vinilkosmo la 15an de marto 2010 !

Sed jam eblas malkovri ĝian enhavon kaj elŝuti ĝin premiere en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe :
vinilkosmo-mp3.com
En marto la disko estos disponebla ĉe :
vinilkosmo.com

L'album CD sera disponible chez Vinilkosmo le 15 mars 2010 sur
vinilkosmo.com
Dès maintennant il est téléchargeable sur vinilkosmo-mp3.com

Coming soon, new CD album "Samideano" by Vinilkosmo in 15 March 2010 at :
vinilkosmo.com
But now downlodad in vinilkosmo-mp3.com
Categories: Esperanto

AFRIKA KOMPILO

Esperantujo@Ipernity - Mon, 2010-02-22 17:18

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." has posted a doc:

Jam disponeblas ĉe Vinilkosmo !
La AFRIKA KOMPILO ĵus aperis surdiske la 9an de marto 2010.
Eblas malkovri ĝian enhavon kaj elŝuti ĝin en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe :
vinilkosmo-mp3.com
La disko estas disponebla ĉe :
vinilkosmo.com
Cd disponible chez vinilkosmo.com
To buy this CD, click here vinilkosmo.com
Categories: Esperanto

Etnaj ŝercoj

limako@esperanto-usa - Fri, 2010-02-19 12:28

Estas tre interesa artikolo en la NYTimes kiu priskribas regionon en Rusujo kiu estas izolita kaj trovas sin dividita en multajn etnojn. La artikolo precipe temas la etnajn ŝercojn kiujn la homojn diras unu pri la aliaj. Unu el tiuj ŝercoj, laŭ mi, bone tradukiĝas al Esperanto (kaj al la divido inter oni kiu parolas artefaritajn lingvojn):
Esperantisto iras al sia idista najbaro kaj diras al li, "Ho! Mi ĵus aŭdis terure amuzan ŝercon, sed ĝi temas idistojn do mi diros ĝin al vi kvazaŭ ĝi estas pri volapukistoj." Li rakontas la ŝercon kaj la najbaro ridas tiom multe ke larmoj fluas sob lia vizaĝo. "Ho! Tiuj volapukistoj ja estas nekredeble stultaj!"

Dankon al Languagehat por la indiko al la artikolo.

read more

Categories: Esperanto

82a KONGRESO DE SAT: kunveno de la Pacista Frakcio

Esperantujo@Ipernity - Sat, 2010-02-13 17:02

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) has posted a doc:

Dimanĉon la 19an de Julio de la 2009a, okazis, ĉe la Milana SAT-Kongreso, la kunsido de la Pacista Frakcio de la Sennacieca Asocio Tutmonda (http://www.satesperanto.org).
La gekamaradoj Colette kaj André Weiss (ĉefaj aktivuloj de la Pacista Frakcio) pretigis, por tio, raporton (kiu estis publike legita de André) kaj flugfolion (kiu estis disdonita al la ĉeestantoj).
Sekvis publika debato inter la ĉeestantoj.

Mi registris la tuton, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon ĝin publikigi ĉi tie.
Jen ĝi, do. Bonan aŭskultadon!




ĜISDATIGO je la 2a Marte de la 2010a jaro
(afable verkita de la gekamaradoj Weiss)
Post la Milana Kongreso de SAT :
- La situacio pri la Konvencio de Otavo ne evoluis. Ĉinio, Finnlando, Hindio, Israelo, Pakistano, Rusio, Usono ... nek subskribis, nek ratifis la Konvencion. Tamen, iuj el tiuj landoj stokas grandegajn kvantojn da kontraŭpersonaj minoj.
- La situacio pri la Konvencio de Oslo multe evoluis. Dum la Milana Kongreso nur 10 landoj subskribis kaj ratifis ĝin. Nun 30 landoj subskribis kaj ratifis ĝin. Bedaŭrinde hodiaŭ nur tiuj 30 landoj nepre devu apliki la Konvencion. Ĝi aplikiĝos ankaŭ ĉiujn subskribintaj landojn, kiuj poste ratifos ĝin. Espereble ke multaj subskribintaj landoj ratifos la Konvencion de Oslo, kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj.
Por ekhavi plej ĝisdatigitajn informojn pri tiuj Konvencioj, rekte komuniku kun gekamaradoj Weiss per la retadreso : andre-colette.weiss@laposte.net




Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009

Anĉjo
Categories: Esperanto

Japanio.Jokohamo

Esperantujo@Ipernity - Thu, 2010-02-11 10:45

Pavla Dvořáková has posted a doc:

Categories: Esperanto

Ĉeĥio.UK.Prago

Esperantujo@Ipernity - Thu, 2010-02-11 10:34

Pavla Dvořáková has posted a doc:

Categories: Esperanto

Muziko en la Ondo de esperanto

Esperantujo@Ipernity - Fri, 2010-02-05 01:17

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." has posted a doc:

Artikolo pri esperanto-muziko aperinta en paĝo 22a de la februara n-ro de la Ondo de Esperanto
Categories: Esperanto

Georgo Handzlik - Trinku akvon

Esperantujo@Ipernity - Fri, 2010-02-05 00:42

Pavla Dvořáková has posted a doc:

Fama E-bardo Georgo Handzlik kantas dum EEK en Herzberg (1.6.2009) kanton de la ĉeĥa kanzonisto Jarek Nohavica "Pijte vodu" en sia traduko por internacia E-publiko
(la teksto - kaj aliaj tradukoj - troveblas en http://www.nohavica.cz/cz/tvorba/preklady/esp/texty_index_esp.htm)
Categories: Esperanto

Lundaj Esperanto-kunvenoj en Amherst

limako@esperanto-usa - Mon, 2010-02-01 12:30

Post la ferioj, nia loka grupo plaĉe viglas. Ekde pasinta semajne, ni kunvenas ĉiun lundon je la 5:30 ptm. Ni elektis novan restoracion kiu havas bonajn manĝojn kaj bieron. La muziko eble iomete tro laŭtas kaj ni devas sidi je longaj tabloj kiuj ne plene taŭgas por granda grupo. Kaj ni estas sufiĉe multaj! Venis sep pasinta semajne.

Mi iomete bedaŭras ke mi ne sukcesas organizi ion por fari ĉe niaj kunvenoj. Antaŭlonge, ni kutimis legi ion el libro. Lastatempe, ni nur babilas, kiu estas bone, sed estas tro malfacila por la komencantoj. Eble ni faru ludon kiel "pomoj al pomoj" aŭ lupfantomo. Mi ne scias kion fari. Malgaŭ tio, ege plaĉas min ke ni havas sukcesan grupon. Nia komunumo estas bela kaj afabla. Kia ĝojo!

read more

Categories: Esperanto

82a KONGRESO DE SAT: Socia Forumo pri LatinAmeriko

Esperantujo@Ipernity - Mon, 2010-02-01 00:19

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) has posted a doc:

Dimanĉon, la 19an de Julio de la 2009a jaro, okazis, ĉe la Milana Kongreso (http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009) de SAT (http://www.satesperanto.org), Socia Forumo pri LatinAmeriko.

En ĝi oni parolis pri pri:
- la ĝenerala situacio de LatinAmeriko (precipe, laŭ la socipolitka vidpunkto)
- la situacio de SAT en LatinAmeriko
- la situacio de Esperanto kaj de la EsperantoMovado en LatinAmeriko.

Post enkonduko de Vinko Markov, partoprenis la debaton pluraj ĉeestantoj. Kunordigis la tuton Kani.

Mi registris tiun Socian Forumon, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon ĝin publikigi ĉi tie.
Jen ĝi, do. Bonan aŭskultadon!

Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009

Anĉjo
Categories: Esperanto

Pola Radio 25-01-2010

Esperantujo@Ipernity - Thu, 2010-01-28 23:56

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." has posted a doc:

Pola Radio
Priesperanto-muzikprogramo..
Elsendo de lundo 25a de januaro 2010
Categories: Esperanto

82a KONGRESO DE SAT: Kongresa Malfermo - 2a parto (prelego de Giordano Formizzi)

Esperantujo@Ipernity - Wed, 2010-01-20 11:28

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) has posted a doc:

Dimanĉon la 19an de Julio de la 2009a, okazis, dum la 82a Kongreso de SAT (http://www.satesperanto.org), la Kongresa Malfermo.

Mi registris ĝin, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon ĝin publikigi ĉi tie. Poste mi dispecigis la tuton en du partoj.
Jen, do, la parto dua. Bonan aŭskultadon!

En ĝi vi trovos:
- Prelegon de Giordano Formizzi pri la pedagogio de Jan Amos Komenský kaj la Universalismo de Esperanto,
- Administrajn taskojn ligitajn al la kongreso (elekton de la kongresaj funkciuloj),
- Lastajn vortojn de Andrea Montagner,
- Lastajn salutvortojn.

Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009

Anĉjo
Categories: Esperanto

82a KONGRESO DE SAT: Kongresa Malfermo - 1a parto

Esperantujo@Ipernity - Wed, 2010-01-20 10:59

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) has posted a doc:

Dimanĉon la 19an de Julio de la 2009a, okazis, dum la 82a Kongreso de SAT (http://www.satesperanto.org), la Kongresa Malfermo.

Mi registris ĝin, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon ĝin publikigi ĉi tie. Poste mi dispecigis la tuton en du partoj.
Jen, do, la parto unua. Bonan aŭskultadon!

En ĝi vi trovos: la Malferman Paroladon de Jakvo Schram (Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT), Salutparoladon de Renato Corsetti (Prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, SATano, Eksprezidanto de UEA), Salutleteron de Kreŝo Barkoviĉ (eksa Ĝenerala Sekretario de SAT), la Salut- kaj Bonvenig- paroladon de Andrea Montagner (Prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato kaj Prezidanto de la kongresa organiza asocio "ARCI Esperanto" http://www.arciesperanto.it); sekvas la salutoj de landoj, internaciaj Esperanto-organizoj, religiaj organizoj, SAT-frakcioj kaj SAT-fakoj, Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), Esperanto-kluboj, gazetoj, radioj, unuopuloj, kaj tiel plu... Fine aŭdeblas la salutparolado de Emanuele Patti, Prezidanto de la granda Milana ARCI-klubaro (kies ano estas la klubo ARCI-Esperanto).

Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009

Anĉjo
Categories: Esperanto

IMG 4626a

Esperantujo@Ipernity - Tue, 2010-01-19 14:10

Razeno has posted a doc:

Mi rakontas pri E-movado de Nepalo
Categories: Esperanto

82a KONGRESO DE SAT: 1a kunveno de la Poresperanta Fako

Esperantujo@Ipernity - Sun, 2010-01-17 13:01

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) has posted a doc:

Sabaton la 18an de Julio de la 2009a, okazis, ĉe la Milana SAT-Kongreso (http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009), la 1a kunveno de la Poresperanta Fako de la Sennacieca Asocio Tutmonda (http://www.satesperanto.org).
Gvidis la kunvenon kamarado Gary Mickle.

Mi registris ĝin, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon ĝin publikigi ĉi tie.
Jen ĝi, do. Bonan aŭskultadon!

Bedaŭrinde mi malĉeestis la 2an kunvenon, tamen mi provos akiri ĝian protokolon, por ĝin poste publikigi en mia Ipernita rettaglibro (blogo).

Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009

Anĉjo
Categories: Esperanto

EKKo-Kunveno 2010

Esperantujo@Ipernity - Sun, 2010-01-17 02:07

Razeno has posted a doc:

EKKo okazigis EKKo-Kunveno 2010 la 16an de januaro. Ni invitis al cxiuj geesperantistoj per karto, telefono kaj retletero. Ni sukcesis kolekti nur 34 homojn. Dankon al cxiuj kiiuj venis.
Categories: Esperanto

JES JES JO - Platano kaj Emcxjo

Esperantujo@Ipernity - Tue, 2010-01-12 21:45

La Pafklik- HHK Vol.1+ http://bit.ly/hhk_vol1_plus has posted a doc:

Kaj nun vodko fluas en mia gorĝo, gekaraj
Por miaj malsekaj okuloj ne estas tre klara
Preskaŭ nur Ĵubruv' kaj bigos' por mia stomak'
Por trovi, malkovri vivon de malmonak'

Festo la plej bona malkovro ekde sekso
Jen forgesado de problem' kaj ecx de komplekso
Halo varsovia vento (hum) amiko Irek
Podkasta intervjuo? metu "mic" sur "rec"

For de l'enuo ke la viv' estu Festo senlima
Tutmonde de Telaviv', Budapesxto gxis Lima
JES Elli, Gosxka, Sasxka, Aga kaj Rufino
Jes ja... cxiuj esperos ke neniam estu fino

Sub neĝo okazas nia festo jes ja
Klopodas ni ne droniĝi sub neĝo tro multa
Veninte per longa vojo trajna karavana sen fin'
Festas eljungiĝas seksperimentemulin'

Kio okazas ĉio ŝanĝiĝas ĉiĉeronante
Nun de korpo al korpo sangon ekbruligante
Seksperanturistino vagadas en la homa bazar'
Tion vi atendis jam delonge, JES al la nova jar'

Reklamkondomoj ĉu vi havas nun viajn
Pro niaj trifoje amuziĝu umu ie ajn
Via seksa besto revelacias vian naturon
Dumjare vi subpremis, nun ek! en malpuron

KR:
Jes Jes Jo kaj vi ne haltas
Jes Jes Jo cxar vi ne povas (2x)


Platano:
Dank'al Emcxjo ne plu temas pri deprimo
Ni nur bezonas novajn klubaninojn
"Saluton kiel vi?" suficxas por nia ekzisto
Intermama ornamaĵo... kruco kun kristo

Kiam vi diris ke vi loĝas en Litovio
Jam pensumadis pri eblo iri al lito via
Sercxas mi grandan amon al mi povas dedicxi
"You are my destiny" kiel kanto de Lionel Richie

Post lekado de komuna gumo ni fingrumas
Ho ve pro tim' de seksumado nun sxi figrauxlas
Kiel solvi? Sen salivi pro vi slava virin'
Diboĉu kun mi ĝis la nokto nokto fin'

Klik klak bum molotovas mia koktelo
Pafklik memzorgas sxi iris sole al hotelo
Eble sxi romantikas kiel rozo de kataluno
Certe mi tedegis sxin per picx' kaj kac' aludo

En vintron mi venis por vi, kara mia kor'
Frostas la vento sur nia haŭto, ho malvarm'
Mi venis por multe pli ol nur amor',
Io profunde tiklas min, kia stranga ĉarm'

Tra landoj ni trajnas al sonĝo komuna
Dum semajno travivas pli ol dum jaro
En tempo ne nuna, kun vetero suna
Neĝas en mian koron dum estas ni paro

Kio okazas nun, ho, kia dibocxul',
Ne revu pri amo, en via vodka nebul'
Kiam vi revenas en la drinkejon, atendas jen
Nur por vi sambezona knabino sen gxen'

Ek kaj JES kaj FESTO FESTO FESTO
Vi nun aligxu vidu viajn emojn de besto
Kun Kvencxjo kaj Emcxjo, Alekcxjo kaj Makcxjo
Vi ne iros rakonti pri cxio al pacxjo


KR:
Jes Jes Jo kaj vi ne haltas
Jes Jes Jo cxar vi ne povas (2x)
Categories: Esperanto
Syndicate content